Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Trovi Esperantistojn en interreto

Detaloj

Mi ĵus prilaboris la novan retejon esperanto.se kie ni informos pri la lingvo, la kulturo, historio ktp. La aktiva esperantista parto ja estas ĉi tie, sed ni devas varbi kaj reklami por allogi novajn interesatojn.

Dum la prilaborado mi kontrolis ligojn al diversaj aliaj retejoj kaj haltis kiam mi alvenis al My Language Exchange (mylanguageexchange.com). Ĝi estas retejo por individuoj kiuj volas lerni alian lingvon – kiun ajn lingvon. Estas kiel unu granda bazaro de tute seriozaj lingvolernantoj miksitaj kun diversgradaj amuziĝantoj. Troviĝas amasoj da homoj kiuj enigis ke ili parolas Esperanton kiel gepatran lingvon kaj volas lerni Esperanton, sed plejparte temas pri junul(in)oj de Tajŭano kaj Ĉinio kiuj ŝajne ne bone konas la teknikon, ĉar la plimulto skribas, angle kaj malbone, ke ili ŝatas sporton kaj muzikon kaj volas lerni la anglan.

Sed inter la klare neseriozaj oni povas trovi tre interesajn kaj promesajn kontaktojn. Eble tio estus maniero trovi Esperantistajn kontaktojn ekster la ordinaraj renkontiĝoj kaj retejoj kiel Ipernity, ĉu? La baza servo estas senkosta, sed se oni vere volas kontakti iun rekte, oni devas fariĝi "Ora membro" kio kostas 6 dolaroj. Mi fakte sendis Salutojn al kelkaj, kaj jam ricevis Salutan respondon. Evidente mi nun devas pagi la kotizon por povi kontakti tiun personon, junulon el Litovio, sed 40 kronoj estas ege malmultekoste kompare al ĉio alia por kio oni povus elspezi monon hodiaŭ - tute normala sabata vespero.

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012