Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

La Esperanto Societo de Norrbotten vidis la taglumon en ĝardeno en Luleå

Detaloj

Dimanĉe la 3-an de julio (2016) Luleå esperantosällskap – Luleo Esperanto Societo faris paŝon antaŭen por disvolvi sian agadon. Interesatoj pri esperanto en la proksima regiono estis invititaj al malfrua matenmanĝo (brunch) en la hejmo de la SEF-membro Lotta Lauritz en Ersnäs, Luleå. Al la renkontiĝo venis, krom la esperantisto Gabriel Erixon el Luleå, kvar personoj el Älvsbyn kiuj ĵus fondis studrondon pri esperanto. Kelkaj familianoj de la partoprenantoj ankaŭ ĉeestis, la aĝoj do variis inter 1 kaj 90 jaroj!

En la ĝardeno de Lotta okazis kvizo en kiu oni helpe de listo de planto-nomoj en esperanto devis provi trovi la ĝustajn plantojn en la ĝardeno. Malfacile por tiuj kiuj ankoraŭ estas plenaj komencantoj kaj ne havas ĝardenkultivadon kiel hobion.

Luleå Esperantosällskap dum pli ol 1,5 jaroj havis simplajn monatajn renkontiĝojn en iuj el la urbaj kafejoj por ekzerci kaj paroli pri esperanto, plejofte kun nur 2-3 partoprenantoj. – Nun ni vidas ke aperas pli kaj pli kiuj volas partopreni, el inter alie Älvsbyn, Boden kaj Piteå, kaj ni tial decidis ŝanĝi la nomon de la grupo al Norrbottens Esperantosällskap – Esperanto Societo de Norrbotten, diras Lotta. La ĉefa agado ankaŭ estonte estos simplaj kafejaj renkontiĝoj sed la societo estas malferma al novaj ideoj kaj aranĝoj.

Interesatoj povas sekvi Norrbottens Esperantosällskap en Facebook:

https://www.facebook.com/groups/1538510189732578/

(Tradukis Ann-Louise Åkerlund)

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012