Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Radio Rio de Janeiro ekelsendas en Esperanto

Detaloj

Iris en la eteron la unua programo tute parolata en Esperanto de Radio Rio de Janeiro. La 25-an de Novembro estis publikigita en interreto la unua sondosiero de “Esperanto, la Lingvo de Frateco”.

Temas pri varia kaj neŭtrala movada programo. Redaktas kaj prezentas ĝin Givanildo Costa kaj skipo.

Laŭlonge de 25 minutoj, la aŭskultantoj povos ĝui novaĵojn, muzikon, poezion kaj kronikon. La brazila verkisto kaj instruisto Jair Salles estis la unua intervjuito. En la programero Esperanta Parnaso estis prezentita la Zamenhofa poemo “Preĝo sub la verda standardo”, deklamita de Neide Barros Rêgo. La unua kanzono elsendita estis “Lando de Paco”, verkita de la karmemora kantistino Vera Jordan.

La unua elsendo de “Esperanto, la Lingvo de Frateco” aŭskulteblas ĉe http://www.radioriodejaneiro1400am.com/audiosrrj/ESPERANTO/001%20-%20esp%20-%20esperanto%20la%20lingvo%20frateco%20-%20novembro.mp3.

Legu plie ĉe www.esperantoilustrita.blogspot.com.

Informis: Fabiano Henrique

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012