Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

VIKIPEDIO: KONKURSO / 2015

Detaloj

La uzula grupo "Esperanto kaj Libera Scio" organizas konkurson kun la celo popularigi la uzadon de novaj tradukaj helpiloj en la vikipedio. Per valoraj premioj ĝi volas motivi esperantistojn al tradukado de bonkvalitaj alilingvaj vikipediaj artikoloj. Por partopreni konkurson sufiĉos traduki artikolon per "EnhavTradukado" kaj enskribiĝi en la liston de partoprenantoj.

Pri kio temas?

En ĉiuj vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado" (vidu ĉehttps://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukado ). Ĝi faciligas la laboradon, ĉar montras fontan kaj tradukatan tekstojn unu apud la alia, aŭtomate prizorgas multajn viki-ligilojn, bildojn kaj kategoriojn. Krome, por kelkaj lingvoj (al Esperanto de la angla, la hispana, la franca kaj la kataluna) ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj multe pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.

La konkurso daŭros la tutan monaton inter 1-30 de novembro.

Pliajn detalojn pri la konkurso vi trovos en la paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015

Nome de organiza teamo:

KuboF Hromoslav
<Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>

--------------
Ret-Info, LS

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012