Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Neitala 'Itala Kongreso de Esperanto' – San Benedetto, 22-29/08/2015

Detaloj

Neitala 'Itala Kongreso de Esperanto' – San Benedetto, 22-29/08/2015, http://kongreso.esperanto.it/82/ 

Eble vi ne aliĝis ĝis nun al nia kongreso, ĉar finfine, vi pensis, kial mi iru al la itala kongreso, kie oni parolos pri italaj aferoj. Se vi ankoraŭ pripensas iomete vi riskas maltrafi la limdaton de la 31-a de majo por aliĝo kun rabato. Majo en Italujo estas la monato de rozoj kaj de rabatoj.
 
Ĉiuokaze oni ne tiom parolos pri italaj aferoj. La unua seminario pri “Kultura tutmondiĝo: limoj kaj perspektivoj” estos gvidata de Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kanadano kaj profunde neitala. Li eĉ ne scias, ĉu spageto estas manĝinda, kiam ĝi esta kuirita aŭ nur preskaŭ kuirita.
 
La dua seminario pri “La originala literaturo en Esperanto” estos mastrata de Nicola Ruggiero, kun itala nomo sed loĝanta en Islando kaj parolanta pri la tutmonda literaturo en Esperanto.
 
Ankaŭ aliaj programeroj, ekzemple la teorio kaj prakitko de sorobano, la japana kalkulilo, neniel rilatas al Italujo. En la koncertoj vi trovos internacie konatajn neitalojn kiel Kim Henriksen kaj la teatraĵo estas de Roman  Dobrzynski, el Pollando, ktp. 
 
Do, bonvolu aliĝi (http://kongreso.esperanto.it/82/?page_id=1927&lang=eo) kaj partopreni. La mondo atendos vin en San Benedetto del Tronto.
 
La LKK

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012