Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Komputiloj kaj interreto en la instruado de Esperanto

Detaloj

SEMINARIO PRI NOVAJ KOMPUTILAJ KAJ INTERRETAJ RIMEDOJ – por instruistoj de Esperanto

Inter 08-12. de aprilo okazis en Budapeŝto internacia trejna seminario pri novaj komputilaj kaj interretaj rimedoj, uzeblaj / uzindaj de Esperanto-instruistoj.

Inter la traktitaj temoj estis ekzemple:

– manaĝado-sistemo por interretaj kursoj;
– aŭtomatigo de priservado de klientoj kaj tele-kursanoj;
– reklamado en Facebook kaj AdWords;
– komunikado inter individuoj kaj grupoj - kanaloj kaj metodoj;
– grupa laboro per nubaj metodoj;
– karaktro-rekonaj programoj por Esperantaj dokumentoj;
– senpagaj programoj el la nuboj, sen instalado
– ktp

La seminarion gvidis Szilvási László, gvidanto de Lingvo-Studio ĉe Eventoj en Budapeŝto.

La seminario okazis enkadre de EU-financita kunlabora projekto por Interkultura Centro Herzberg (DE) kaj Centro pri Interkultura Edukado en Nowy Sancz (PL) - kun la ĉeftemo: strategioj por internacia kunlaboro en la kampo de plenkreskula edukado.

La fakan seminarian programon kompletigis urborigardadoj, ekskursoj kaj vesperaj esperantistaj programoj.


Szilvási László

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012