Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Esperanto progresas

Detaloj

Saluton!

De tempo al tempo en Esperantujo aperas informoj, ke Esperanto malbonfartas, ke membronombroj malkreskas ktp. Ĝenerale en la mondo tamen estas konstateble, ke Esperanto faras multajn progresojn - ekzemple en multaj lokoj en la interreto. Pri kelkaj atingoj kaj mejloŝtonoj vidu ekzemple la lastajn jardekojn ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_Esperanto#Datoj_el_la_Esperanto-historio_.28kronologio.29

Se vi deziras ĝojigi vin ĉiutage pri la progreso de Esperanto, mi rekomendas malfermi la paĝon
https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online . Aktuale tie enskribiĝis jam 4519 homoj por lerni Esperanton ekde la angla. Atendu kelkajn horojn kaj aktualigu la paĝon - vi vidos, ke la nombro de aliĝintoj estos altiĝinta :-)  Aliĝoaltiĝo.

(Se vi preferas malĝojon, estas iom pli komplike: Vi devas elkalkuli la ĉiutagan progreson. Antaŭ kelkaj semajnoj estis pli ol 150 aliĝoj tage, nun estas proks. 100 tage. Eble vi sukcesos elkalkuli, ke la nombro de tagaj aldonoj plu malkreskos... :)

La Esperanto-kurso cetere nun pretas je 48,4 procentoj. Finpretiĝo atendeblas por la unuaj monatoj de 2015.
http://moviemap.me/duoinc/

(Kaj se vi ŝatas iom da teorio: Esperanto ŝajne nuntempe havas bonajn ŝancojn aldoniĝi tie, kie estas jam minimume dudek aliaj lingvoj. Ju pli da aliaj lingvoj, des pli facile. Ju malpli, des pli malfacile kaj malsukcespromese...)

Plezuron kun la observado de la Esperanto-progreso

Lu

Louis v. Wunsch-Rolshoven
Pressebeauftragter
Deutscher Esperanto-Bund e. V.
Wiclefstr. 9, 10551 Berlin
Tel. 030 - 685 58 31
0173 - 162 90 630173 - 162 90 63

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012