Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

TEJO-KER - Nord-Suda Centro de la Konsilio de Eŭropo

Detaloj

TEJO estas inter la elektitaj organizoj por partopreni en la 10a
Afrika-Europa Trejnkurso por Junularaj Organizoj, de la Nord-Suda
Centro de la Konsilio de Europo -
http://www.coe.int/t/dg4/nscentre/default_en.asp

Venis preskau 1 000 kandidatiĝoj tra tuta Europo, kaj oni elektis nur
dek europajn partoprenantojn. Inter tiuj, la prezidanto de TEJO -
Łukasz Żebrowski - estis akceptita por partopreni en tiu ĉi grava
evento, kiu okazos ekde la 25a de januaro ĝis la 1a de februaro 2015
en Nairobi, Kenio.

La tuta aranĝo estas kunordigita partnere kun la Forumo de Junularo
Europa (FoJE), la Tutafrika Junulara Unuiĝo kaj la Reto de Internaciaj
Junularaj Organizoj.

La lastatempaj sukcesoj de TEJO en Eksteraj Rilatoj, kaj la forta
retumado dum la lastatempaj IKRIO-kunsido en Azerujo, kaj la Ĝenerala
Asembleo de la Forumo Junulara Europa (FoJE) en Rumanio certe tre
helpis.

TEJO estas denove rekonata kiel serioza partnero kaj agadoriĉa
organizo, fidinda kaj kunlabora. Ni ĉiuj bondeziras sukceson al
Łukasz dum la evento, kiu plene enkadriĝas en la TEJO-strategio pri Afriko.

Tiu ĉi sukceso sekvas multjaran laboron de TEJO en Eksteraj Rilatoj
kaj en aktiva multjara aktiva partopreno en plej diversaj agadoj de
FoJE, el Ĝeneralaj Asembleoj, al laborplanaj diskutoj, el renkontiĝoj
pri junulara laboro al internacia kunlaboro kun Ĉinio kaj Afriko, kaj
en multaj aliaj.

Tiu ĉi sukceso estas sukceso de ĉiuj laborantoj kaj subtenantoj, kaj
ĉiujn mi volas elkore danki per tiu ĉi mesaĝo.

Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj,
bv. konsideri donaci tra UEA kun priskribo: "TEJO-KER". Pagmanieroj
estas priskribitaj ĉe http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html

Koran dankon! Ĉiam antaŭen!

amike,
Francesco Maurelli

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012