Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Eksteraj Rilatoj - novaj sukcesoj de TEJO

Detaloj

Pliaj sukcesoj de TEJO en Eksteraj Rilatoj

Post la eniro de TEJO en la ĉefa plenumorgano de IKRIO (Internacia
Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj - http://icmyo.org/),
estas nun la vico de sukcesoj ĉe europa nivelo.

La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Europa (FoJE), ĵus okazanta
en Cluj-Napoca (Rumanio) akceptis amendon de TEJO por havi siajn
kampanjojn en pluraj lingvoj, kaj ne nur en la angla - kiel okazis ĝis
nun. Tiu ĉi sukceso des pli valoras ĉar la estraro de FoJE donis sian
kontrauan opinion antau la voĉdono. Tre helpis la daura retumado kaj
kontaktado kiujn la TEJO-reprezentantoj - Michael Boris MANDIROLA kaj
Veronika POÓR - elstare entreprenis kun ĉiuj aliaj organizoj tie
reprezentitaj.
La asembleo ankau aprobis la novan kondutkodon de FoJE, kiu aparte
inkluzivas kontrauon al lingva diskriminacio.

Plia ĝojiga novaĵo estas la elekto de Michael Boris MANDIROLA en la
CBMA (Consultative Body on Membership Applications - KonsultKonsilio
pri Membraj Aliĝpetoj) de la Forumo Junulara Eŭropa. La konsilio, en
kiu membras du reprezentantoj el Naciaj Junularaj Konsilioj kaj du el
Internaciaj Junularaj Neregistaraj Organizoj, havas la taskon trakti
la membriĝpetojn de novaj organizoj, la statusŝanĝpetojn de la nunaj
membroj kaj ĝiajn membrecreviziadojn por verki rekomendojn al la
membrokonsilio.

Plia atesto pri rekono de TEJO kiel serioza partnero kaj agadoriĉa
organizo, fidinda kaj kunlabora. Ni ĉiuj bondeziras sukceson al
Michael Boris en sia nova posteno serve al la Europa junularo.

Tiu ĉi sukceso sekvas multjaran laboron de TEJO en Eksteraj Rilatoj
kaj en aktiva multjara aktiva partopreno en plej diversaj agadoj de
FoJE, el Ĝeneralaj Asembleoj, al laborplanaj diskutoj, el renkontiĝoj
pri junulara laboro al internacia kunlaboro kun Ĉinio kaj Afriko, kaj
en multaj aliaj.

Tiu ĉi sukceso estas sukceso de ĉiuj laborantoj kaj subtenantoj, kaj
ĉiujn mi volas elkore danki per tiu ĉi mesaĝo.

Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj,
bv. konsideri donaci tra UEA kun priskribo: "TEJO-KER". Pagmanieroj
estas priskribitaj ĉe http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html

Koran dankon! Ĉiam antaŭen!

Francesco Maurelli
Komisiito de TEJO pri Eksteraj Rilatoj

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012