Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Esperanto-​reklamo 2100 foje en hungaraj radioj

Detaloj
Esperanto-reklamo 2100 foje en hungaraj radioj...

En februaro ni jam raportis pri nia eksperimenta radiokampanjo, tiam ni mendis pagitan radioreklamon por Esperanto, kiu sonis dum 2 semajnoj 1002-foje en 26 radiostacioj.

Pro la sukceso de tiu eksperimento, ni nun ne nur simple ripetas la radioreklaman kampanjon - sed duobligas ĝin:

Dum 4-semajnoj, ekde 30-a de junio ĝis la Esperanto-tago, t.e. 26-a de julio aŭdeblos 11-sekunda Esperanto-radioreklamo 2100 foje en 33 hungariaj lokaj radiostacioj:

La reklamo pri Esperanto estas aŭskultebla ĉe: http://www.eszperanto.hu/zip/radioreklam-26radio-10mp.mp3

Traduko de la reklama teksto estas la sekva:
"Por havi lingvoekzamenon, aŭ por via universitata akcepta ekzameno plej rapide oni povas lerni la lingvon Esperanto. Elprovu la interretan kurson! -- www.esperanto.hu -- esperanto.hu!"

Laŭ nia scio tiom ampleksa radia reklamkampanjo por Esperanto ankoraŭ ne okazis en Hungario, kaj ankaŭ ne en internacia Esperantujo.

La reklampanjon prizorgis Lingvo-Studio, L.S. kaj Fondaĵo Eszperantó.

Amike,

Szilvási László

Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012