Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Raportoj pri aktivado

Studrondo en la nordo

Detaloj

En Älvsbyn, malgranda urbo en suda Norrbotten, jam dum la somero okazas studrondo de esperanto, gvidata de 90-jara fervorulino Gunnel Nilsson, mem komencantino. Dum vojaĝo al mia hejmurbo mi kaptis la okazon viziti la grupon kaj transdoni iom da materialo.

Ann-Louise

Bosse kaj Gunnel

Carina kaj Irene

 

 

 

Komento (0) Vizitoj: 415

La Esperanto Societo de Norrbotten vidis la taglumon en ĝardeno en Luleå

Detaloj

Dimanĉe la 3-an de julio (2016) Luleå esperantosällskap – Luleo Esperanto Societo faris paŝon antaŭen por disvolvi sian agadon. Interesatoj pri esperanto en la proksima regiono estis invititaj al malfrua matenmanĝo (brunch) en la hejmo de la SEF-membro Lotta Lauritz en Ersnäs, Luleå. Al la renkontiĝo venis, krom la esperantisto Gabriel Erixon el Luleå, kvar personoj el Älvsbyn kiuj ĵus fondis studrondon pri esperanto. Kelkaj familianoj de la partoprenantoj ankaŭ ĉeestis, la aĝoj do variis inter 1 kaj 90 jaroj!

En la ĝardeno de Lotta okazis kvizo en kiu oni helpe de listo de planto-nomoj en esperanto devis provi trovi la ĝustajn plantojn en la ĝardeno. Malfacile por tiuj kiuj ankoraŭ estas plenaj komencantoj kaj ne havas ĝardenkultivadon kiel hobion.

Luleå Esperantosällskap dum pli ol 1,5 jaroj havis simplajn monatajn renkontiĝojn en iuj el la urbaj kafejoj por ekzerci kaj paroli pri esperanto, plejofte kun nur 2-3 partoprenantoj. – Nun ni vidas ke aperas pli kaj pli kiuj volas partopreni, el inter alie Älvsbyn, Boden kaj Piteå, kaj ni tial decidis ŝanĝi la nomon de la grupo al Norrbottens Esperantosällskap – Esperanto Societo de Norrbotten, diras Lotta. La ĉefa agado ankaŭ estonte estos simplaj kafejaj renkontiĝoj sed la societo estas malferma al novaj ideoj kaj aranĝoj.

Interesatoj povas sekvi Norrbottens Esperantosällskap en Facebook:

https://www.facebook.com/groups/1538510189732578/

(Tradukis Ann-Louise Åkerlund)

Komento (0) Vizitoj: 433

Savado de Esperanto-kolektaĵoj, arkivoj, ktp.

Detaloj

Kunlabore IFEF kaj Interkultura Centro Herzberg okazigis seminarion en
Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo komence de marto.
Rezulto de tiu renkontiĝo de fakuloj estas starigo de projekto kun
celo fari manlibron kongrue kun la strategia laborplano de UEA
(Agadkampo: Konsciigo, precipe 1.2.3. Esploro kaj dokumentado).
Ni celas konsciigi Esperanto-klubojn, landajn kaj fakajn asociojn pri
la graveco de konservado de niaj historio kaj movada kulturheredaĵo.
Jen konkretaj konkludoj kaj alvoko rezulte de la internacia fakseminario.
Interesiĝantoj, kunlaboremuloj: bv. baldaŭ respondi.
Detaloj pri la seminario kaj alvoko por la grava projekto:
esperanto-urbo.de/page.php?pid=90908309

Je nomo de la iniciatintoj kaj organiza teamo ni kore salutas!

Zsófia Kóródy

Komento (0) Vizitoj: 694

Turisma semajno kun profesia e-ista ĉiĉerono

Detaloj

Francaj kasteloj kaj verkistaj rezidejoj: turisma semajno kun profesia e-ista ĉiĉerono je 2016-junio-12/17

Post nia sukcesa ekskurso antaŭ la UK en Lille, Catherine Kremer kaj Jannick Huet proponas al vi, scivolemaj Esperantistoj, novan turisman programon en la Luar-Valo: www.gresillon.org/s1

Ni vizitos per profesia ĉicêronado en Esperanto ne nur famajn Renesancajn Kastelojn sed ankaŭ rezidejojn de la verkistoj Ronsard, Rabelais, Balzac kaj Leonardo Da Vinci.

Aliĝu nun al nia turisma semajno 2016 en junio per www.gresillon.org/s1   
Atentu, la kastelo Gresillon havas malmulte da unulitaj litĉambroj, do ne prokrastu vian aliĝon se vi deziras tian litĉambron!

Novaĵo: por atingi Gresillon facile: flugo de British Airways el London City (LCY) al Angers Loire (ANE) lunde 13an de junio por 76 £. La flughaveno situas je 15 km de Gresillon kaj ni povos veturigi vin.

Koran bonvenon en la Esperanto-Kastelo

Jannick Huet

Komento (0) Vizitoj: 705

Filmkonkurso pri amikeco en UK

Detaloj

============================================================


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 606
2016-02-25
============================================================

FILMKONKURSO PRI AMIKECO EN UK

Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco (http://uea.org/teko/artikoloj/sia) UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Autoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresalighon por sia amiko.

Chu vi konatighis kun nova amiko en Universala Kongreso? Chu vi renkontis au planas renkonti viajn geamikojn en UK? Chu vi havas kortushajn au frenezajn rememorojn el la kongreso? Rakontu pri tio!

La konkurso okazos en la sociretejo Facebook, kie la gajnintojn elektos la publiko: la premion ricevos autoroj de la plej popularaj filmoj. La aligho al la konkurso estas senpaga kaj ghi okazas automate post la aldono de la kradvorto #uk2016amikeco. La filmojn oni povas alshuti ghis la 31-a de marto 2016. La gajnintoj – kolektintoj de la plej multaj shatoklakoj – estos anoncitaj la 4-an de aprilo 2016.

En la konkurso povas partopreni chiu interesito. Ne gravas la tekniko – la filmo povas esti kolora au nigra-blanka, ankau registrita per poshtelefono. Tamen, ghi devas esti en Esperanto kaj ghia dauro ne povas superi tri minutojn. Chiu povas anonci por la konkurso plurajn filmetojn.

UEA atribuos du premiojn, kondiche ke en la konkurso partoprenos almenau 25 filmoj. Se oni anoncos por la konkurso pli ol 50 filmojn, estos elektitaj tri gajnintoj. La regularo de la konkurso (http://www.nitra2016.sk/regularo-konkurso-semajno-de-internacia-amikeco) estas konsultebla en la LKK-retejo de la 101-a Universala Kongreso.
                       * * * * *

Komento (0) Vizitoj: 1583

Nord-Amerika Somera Kursaro kaj Kino-teatro-festo 2016

Detaloj

Ni invitas vin al Nord-Amerika Somera Kursaro kaj Kino-teatro-festo 2016

NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ankaŭ ĉi-jare kunigas la fortojn kun Kino-Teatro-Festo kaj invitas vin al unu el la plej elstaraj eventoj en Esperantujo! NASK – la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko –estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. Ĝi estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj elstarajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo.

La kursaro en 2016, jam la trian fojon, estos sur la bela verda kampuso de la universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino. Same kiel en 2015, Kino-Teatro-Festo (KTF) okazos samtempe kun NASK, tiel ke la partoprenantoj de ambaŭ eventoj povu partopreni en la komunaj aktivaĵoj kaj vidi la finan produkton de la metiejoj de KTF. La plena programo okazos inter la 28-a de junio kaj 7-a de julio kaj la mallonga programo inter la 28-a de junio kaj 3-a de julio. Estos ankaŭ diversaj aliaj aktivecoj: esplorado de muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. Ambaŭ grupoj povos partopreni la feston de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj!

Ĉiun jaron oni petas al famaj instruistoj kaj movadanoj el la tuta mondo instrui ĉe NASK, kaj ankaŭ en 2016 ni ĝojas anonci la stelan instruistan teamon! La superan kurson gvidos Bertilo Wennergren, membro de la Akademio de Esperanto, la Esperantisto de la Jaro 2006, muzikisto kaj la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Detala Gramatiko de Esperanto kaj Landoj kaj lingvoj de la mondo. Tim Morley estos la instruisto de la meznivela kurso. Diplomita instruisto de la angla, Tim, interalie, gvidis esperantigon de OpenOffice kaj instruas la lingvon interrete pere de italki.com (lastatempe, lia priesperantuja adaptaĵo la fifama kartludo Cards Against Humanity furoris en diversaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo). Ĵenja Bondelid (“Helena” el la videokurso Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo) gvidos la komencintan kurson. Fondinto de la Kino-Teatro-Festo, Ĵenja diplomiĝis pri la instruado de Esperanto ĉe la altlernejo Principia; ŝi reĝisoras, danckomponas kaj prezentas sur loka scenejo en Vaŝingtonio. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, gvidos la postbazan kurson (Lee estas partoprenanto de la kursaro ekde 2000 kaj nun li estas jam delonge unu el ĝiaj gvidantoj). Hoss Firooznia, la redaktoro de Usona Esperantisto, estos helpinstruisto kaj redaktoro de « La NASKa Fasko » kaj gvidos eksterkursajn programojn.

La bazaj kostoj por 8-taga NASK/KTF estas $760 (USD), por 4 tagoj de NASK/KTF $430 se vi aliĝos antaŭ la 15-a de marto (poste la prezo altiĝos je $50).Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj en latinamerikaj landoj. Vizitu la retejonhttp://nask.esperantic.org por pli da informoj pri NASK kaj www.kotofesto.org pri KTF. La aliĝilo estas havebla laŭ peto al la administranto de la kurso, Ellen Eddy, ĉe Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin..

Komento (0) Vizitoj: 711

SAT-kongreso en 2016

Detaloj

Antaŭ UK: SAT-kongreso en 2016 (16-23 julio) en Herzberg...la Esperanto-urbo

Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
Tel. 05521-5983         E-mail: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.    
30.11.2015
 
Saluton,
Tuj antaŭ la 101a UK (Nitra, Slovakio) okazos
 
la 89-a SAT-Kongreso en Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo inter 16-23 julio 2016
 
Varia programo:
- prelegoj, forumoj, diskutado, laborkunsidoj
- kulturaj programeroj, muziko, folkloro
- ekskursoj, urborigardado (Hannover, Goslar), vizitoj, promenado en la Nacia Parko Harz
 
ATENTU: tre malaltaj kongreskotizoj (15-60 EUR), tranoktado inter 22-25 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo! Komuna vetureblo poste al UK.
La UNUA ALIĜDATO (kun plej favoraj kotizoj): 31.12.2015
 
Detaloj, aliĝilo: http://sat89.esperanto-urbo.de
 
La internacia kongreso okazos en la montara vilaĝo Sieber, urboparto de Herzberg, kiu allogas ankaŭ por feriado.
Atendas vin la Esperanto-hotelo "Zum Pass", Esperanto-vidindaĵoj, ZEOj en la Esperanto-urbo kaj
nome de la Organiza Kongres-Komitato (OKK):
 
Peter Zilvar, Zsófia Kóródy

 

Komento (0) Vizitoj: 846
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012