Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI
Filtrilo
  • La servo 'x al unikodo' bone funkcias

    La servo nun bone funkcias.

    Ĉu vi scias ke vi povas uzi ĝin sen registri en EsperantoSverige? Eĉ por tekstoj kiuj ne celas EsperantoSverige.se-n?

  • Itala Kongreso inaugurita

    Landa kongreso kun granda internacieco
     
    Vicoj da spirhaltige imponaj rokkolonoj kade de dolomita montoĉeno formis la scenejan fonon por la 81a Itala Kongreso de Esperanto, hodiaŭ inaŭgurita en la norditala urbeto Fai della Paganella. Tiu kongreso altiris 211 aliĝintojn el dudek-kvino da landoj – elstara atingo el inter la eŭropaj landaj asocioj de UEA. La kongresa urbeto troviĝas sur montara altebenaĵo, kiu cetere ne estas tro ebena kaj certe ne larĝa, atingebla per nur unu serpentuma kaj dekliva vojo. Banderoloj tra la tuta urbeto zorgas, ke neniu lokano povas ne scii pri la ege internacia invado kiu daŭros tutan semajnon.
     
    La ĉefa gasto de la inaŭgura ceremonio estis la vicurbestrino de Fai, s-ino Maria Pia Tonidandel, kiu aldone al bonvenigaj vortoj, aprezis la humanecajn kaj hom-prokisimigajn aspektojn de nia lingvo. Ĉeestis kaj salutis trio da pliaj reprezentantoj de la regiono Trentino, en kiu situas Fai della Paganella.

     

    Reĝisoris la prezentaĵon s-ro Aldo Grassini, por LKK parolis Laura Brazzabeni, por la itala junularo Emanuele Regano, por TEJO Michael Boris Mandirola, kaj por UEA ĝia vic-prezidanto Stefan MacGill, kiu plenumis ankaŭ la festparolon. Sekvis salutoj de deko da fakaj asocioj kaj dudeko da landaj asocioj. Nicola Minnaja prizorgis superrigardon de la kursoj kaj seminarioj – unu pri interlingvistiko, alia pri Aktivula Maturigo (AMO), atendeblaj tra la semajno.

     

    Sekvos pliaj komunikoj pri la daŭrigo de la kongreso kaj ĝia enkuŝanta seminario pri AMO.
     
     

     

    Stefan MacGill
    Vicprezidanto de UEA
    Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.
  • La Oranĝa Renkontiĝo okazos!

    Por la sepa fojo, Hernusanda Esperantista Klubo invitas mojosemulojn de la tuta mondo ĝui kabanan semajnfinon kun muziko, ludoj kaj artaj metiejoj en la vilaĝo Aspnäs ekster Hernusando. La ĉi-jara Oranĝa Renkontiĝo komenciĝos la 3-an de oktobro je 18:00 kaj finiĝos la 5-an de oktobro je 13:30 per tagmanĝo.

    Organizante antaŭaj renkontiĝoj, HEK kunlaboris kun SEJU, sed ĉar SEJU ĝuste nun pli-malpli dormas, SEF transprenis la torĉon. Dum la renkontiĝo okazos diversaj aferoj. La Perdita Generacio ludos kaj ni esperas ke pliaj partoprenantoj kunportos proprajn muzikilojn. Stella Lindblom gvidos metiejon pri trikado kaj krome ni antaŭvidas saŭnadon, ludadon kaj diskutadon.

    Legu pli ĉe La Oranĝa Renkontiĝo 2014 - Apelsinträffen 2014

  • La servo 'x al unikodo' ne funkcias momente

    Sub la menuo Esperanto, vi normale trovas servojn por helpi vin uzi la lingvon. Normale ni povas uzi la servon ĉe Agado.net por krei supersignojn de "cx" al unikodaj "ĉ".

    Dum kelka tempo estis problemoj atingi la domajnon agado.net. Tial ni rekomendas ke vi uzu la alian servon en nia menuo - Type-it supersignoj - dum ni provas eltrovi ĉu temas pri momenta aŭ poreterna problemo.

  • Administra kunsido - strategio por ESse

    Hodiaŭ (4/8 - AD) la kvar aktuale aktivaj administrantoj de EsperantoSverige, Esperanto.se kaj esperantoförbundet.se kunsidis por diskuti la plej bonan strategion por la venonta evoluigo de la retejo EsperantoSverige (ESse). La intereso uzi ĝin kreskis ĝis ekster la Sveduja bordo kaj kelkaj funkcioj devas boniĝi. Samtempe, la baza programo por la retejo ankaŭ evoluas kaj ni devas ĝisdatigi ĝin.

    'Uzantoj ĉiam volas vidi la plej interesan tuj, aŭ ili ne plu legas.' Tio estas "vero" kiun mi ofte aŭdis kaj aŭdas. La ĉefa problemo pri tio estas ke la Uzanto volas penslegantan sistemon kiu tuj metas la serĉotan en la ĉefpaĝon de retejo. La sistemoj ne funkcias tiel, almenaŭ ne momente. Tio signifas ke ni devas diveni kio estos la "plej interesa", ĉar tio malsamas de Uzanto al Uzanto, kaj ankaŭ malsamas por la sama Uzanto de tempo al tempo. Tial mi provis fari superrigardeblan sistemon, sed ŝajne tio ne plaĉas al ĉiuj. Do, ĉar nova ŝablono verŝajne igas nin refari la trajtojn, ankaŭ la ĉefmenuo verŝajne ŝanĝiĝos.

    Inter la ideoj, pri kiuj ni ne jam decidis, sed proponis por diskuto, troviĝas la jenaj:

    • uzi la domajnon esperantosverige.se nur por la organizaj paĝoj de SEF kun kluboj kaj aliaj svedaj organizoj,
    • anstataŭe uzi la domajnon intere.se por la Aktivula parto kaj fari ĝin la centro de la retejo,
    • ĝisdatigi la Diskutejon al pli "Fejsbuka" aspekto kaj funkcio per EasyDiscuss,
    • forlasi la nunan Rapidmesaĝan sistemon ĉar EasyDiscuss havas tiun servon,
    • uzi novan etendaĵon EasyBlog por ĉiuj artikoloj (inkl. de Membropaĝoj) kiu ankaŭ donas eblecon por "grupaj blogoj" por ekz. estraroj,
    • uzi novan etendaĵon iCagenda kiel Kalendaron*
    • ŝanĝi la aspekton de la retejo al io simila al tiu ĉi testpaĝo**.
    • uzi iCagenda por vendi partoprenon en aranĝoj, anstataŭ Butiko***

    * La Kalendaro funkcias per Google Calendar kaj ĉiu informo troviĝas ĉe Gugel, ne en la retejo ESse kie ĝi nur estas montrata. La servo ĉiam estis iom tro mallerta kaj malrapida. Pro ŝanĝoj ĉe Gugel, tiu servo ne plu funkcios post Novembro ĉi-jare en sia nuna formo. La servo ne estis tute stabila ĝis nun, kaj pro tio ni pripensas alian solvon per etendaĵo iCagenda por havi ĉiun informon en la retejo anstataŭe. Ni tamen uzos la Gugel-konton, ĉar tiel la serĉmotoroj multe pli rapide trovas la informon ol se nur retrobotoj trovus dum siaj vagadoj. Estos "duobla laboro" sed ĝi povas esti duone aŭtomata.

    ** Ni uzos pli rapidan ŝablonon por la onta retejo, kvankam ni verŝajne perdos la "ŝercon" de la blua+flava=verda aspekto. Vi ankaŭ povas vidi la ĉefajn menuojn, ke ili estos fiksitaj kaj ĉiam atingeblaj malgraŭ iaspeca rulumado en paĝo. La menuoj ŝanĝiĝos sed per tiu menustilo estas pli facile kontroli la menuon por uzantoj.

    *** La Butiko estis eksperimento kiu malsukcesis pro diversaj kialoj. Ni decidis ke ne indas tiom grandskala etendaĵo nur por kongresoj kaj aranĝoj, do ni priserĉos pli simplan solvon. Ŝajne iCagenda havas tion kion ni bezonas por kovri tiun parton. Por vendado de libroj ktp, ni tamen bezonos retvendejon, sed tion ni solvos per aliaj rimedoj.

     

     

  • Ĉu vi scivolemas?

    Mi kutime legis klaĉajn revuojn ĉe la frisisto dum mia tuta vivo. Do, ne tre ofte. Kial? Ĉar ĝi kuŝis tie, proksime kaj facile akirebla por atendantoj.

    Nun mi volas fari la samon ene de EsperantoSverige: momente mi ŝatus legi raportojn, spertojn kaj pensojn pri la pasinta kongreso en Rejkjaviko. Ĉar ne aperis sur EsperantoSverige.se, mi sercis la paĝojn de la membrokluboj kaj trovis...? Nenion!

    Ĉu sufiĉas la raportoj rekte de Rejkjaviko? Por mi ne: mi volas pli da vidpunktoj. Vi, kiu partoprenis, povas skribi ĉi tie, aŭ en Babilejo - loko por subitaj pensoj, aŭ en EsperantoSverige> Forumoj> Ĝenerala forumo> Aktivado. Kion vi skribas en tiuj lokoj aperas tuj kiam vi sendis. (Ne hezitu! Se vi volas aldoni aŭ korekti ion, eblas poste.)

    Vi ankaŭ povas skribi artikolon (EsperantoSverige> Miaj paĝoj) kaj sendi mesaĝon ke vi volas ĝin publikigita. Ĉion, kion vi skribas en tiu loko estas vi privata, videbla aŭ ne al aliaj. Vi sekve devas peti publikigon, se vi volas tion. Ekzemple, vi povas skribi historieton por eventuala posta publikigo. Pli rektan vojon vi trovas en EsperantoSverige> Enhavo> Komunaj artikoloj>Verki artikolojn kaj kiam preta ĝi aperas kiel Artikola propono por administranto publikigi.

    Konsilo al vi: mi kutime skribas unue en redaktilo por supersignoj (Språkstöd) kaj kopias la tekston kiam pretas.

    Kio gravas: ne hezitu skribi, vi estas parto de EsperantoSverige! Kontribuu al ĝi!

    Ne lasu min scivolema!

  • Kiel evoluigi la retejon EsperantoSverige?

    Dum la UK en Rejkjaviko multaj personoj alparolis min kaj gratulis pro EsperantoSverige. Do, ĉiuj el vi kiuj estas kaj estis parto de ĝi, ĝoju! Mi jam invitis la kunlaborantojn de ESse kunveni ĉi-aŭtune, kaj mi esperas ke troviĝas intereso diskuti la novan situacion, almenaŭ en la Diskutejo.

    Ne nur en Svedio ni havas malnovajn, malmodernajn retejojn. La Komitato decidis aldoni 100 000 eŭrojn al la laboro modernigi la retejojn de UEA. Mi nature kaptis la ŝancon reklami pri ES.se, specife post kelkaj tagoj kiam mi konstatis ke nia solvo ĝenerale estas respondo al la demando kiun havas multaj unuopuloj tra la tuta mondo. Membroj de UEA volas unu lokon por komuniki. Informo ofte estas freŝ-varo kaj ni devas alproksimiĝi por esti efika kaj adaptebla movado. Pro Stefano Keller, reelektita estrarano de UEA, mi prelegis dum la UK pri EsperantoSverige. Bedaŭrinde la plejmulto de la homoj al kiuj mi volis direkti min estis ĉe la urbestro de Rejkjaviko dum mia prezentado. Haste mi sukcesis aranĝi duan prelegeton por povi rakonti al homoj kiuj iel respondecas pri la temo, kaj fakte venis pluraj, inkluzive de la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes.

    En pluraj programeroj estraranoj de UEA renkontis membrojn kaj diskutis fakajn demandojn kaj ankaŭ la novan Strategian Laborplanon. Grava parto de ĝi temas pri pli moderna uzo de la interreto kaj ties funkcioj. Ankaŭ troviĝas timoj kaj avertoj ne forgesi pri la membraro kiu ne havas komputilojn aŭ interretajn konektojn, sed ni devas alĝustiĝi al ambaŭ mondoj. Montriĝis ke multaj homoj volas ion kio ege multe similas al ESse. Ili dum jaroj notis la mankon facile trovi informojn pri landaj kaj fakaj asocioj, kaj unu propono al UEA estis krei retejon kiu funkcius kiel la Membroorganiza (malferma) parto de EsperantoSverige. Ili ankaŭ petis lokon por komuniki; lokon fermita por diskuti kaj interagadi, ekz. kun eblecoj skribi proprajn proponojn kaj informi pri propraj ideoj kaj projektoj. Tion ni havas en nia fermita, membreja parto. Espereble mi havos eblecon pluinformi, ĉar s-ro Fettes deklaris ke la ĉefa administranto de ES.se havas konojn kiuj servus al UEA kaj do, mi iel estos parto de la renoviga projekto.

    Kvankam mi kompreneble varbis por ESse - ĉu ne eblus kopii ĝin al alia domajno kaj simple uzi ĝin? - troviĝas pluraj homoj kiuj jam pripensis la problemon, kaj ĉiuj havas sian propran favoratan solvon. Kvankam estas multaj kiuj laŭte petas al UEA solvi la problemon rapide, mi timas ke diskutoj por trovi "perfektan" solvon daŭros dumlonge. Intertempe ni havas nian membrejon, kaj fakte estas pluraj unuopuloj en niaj najbaraj landoj kiuj eklernis pri ESse kaj pensas ke indus uzi ĝin kiel Nordia kunlaborejo. Se ni decidos pri tia evoluo, EsperantoSverige restus kiel membroorganiza retejo por Svedio, kaj la membrejo fariĝus memstara retejo en komuna domajno por servi al pli vasta membraro. Verŝajne tio estas unu el la plej gravaj demandoj por la sekvonta jaro. Pro tio mi esperas ke vi volas ensaluti por sekvi kaj aldoni al la diskutoj. Se vi jam ne estas membro - petu uzantkonton per la ligo Membriĝi sub la supra menuo "EsperantoSverige - Pri ni/Om oss". Vi ne devas esti svedo por esti akceptata. Esperanto ja temas pri internacia komunikado kaj mi memoras ke Mark diris ke li volus vidi pli da inter-nacia agado en Esperantujo, ne nur nacia agado.

     

  • Nova Strategia Laborplano de UEA

    Dum kelkaj jaroj grupo gvidata de s-ro Mark Fettes prilaboris la novan Strategian planon por UEA. Mark estis elektita prezidanto de UEA en Rejkjaviko, kaj la laboro ekuzi la planon nun komenciĝas. Ĉu tio signifas ion por nia landa asocio? La plano difinas la laboron kadre de UEA, sed kompreneble estas prudente koni la enhavon por ĉiu estrarano. Plej verŝajne la agoj de UEA kaj la antaŭvidataj ŝanĝoj por plia malfermeco de la nova estraro povas esti pli videblaj kaj pli facile komprenitaj se oni konas la fonton de la ŝanĝoj. Tamen, ne ĉiuj eroj en la plano aplikas al unuopaj landaj asocioj, sed kelkaj fakte faras tion. La nova estraro decidis distribui la agadon kaj vastigi la sciobazon de la estraro per Konsilio. Ĉi tiel ĝi estas prezentata de UEA: La Konsilio enhavos homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo. Ĝi estos gvidata de la Ĝenerala Sekretario de UEA, kadre de la Estrara subteamo pri “mastruma evoluo”, kiu inkluzivas la Prezidanton kaj la Vicprezidanton. La Konsilio ne kunsidos fizike inter la kongresoj, sed ĝi okazigos virtualajn kunsidojn proksimume ĉiun duan monaton. La celo de tiuj kunsidoj estos resumi la progreson, kontroli la laborplanon por la venontaj monatoj kaj trakti eventualajn problemojn aŭ demandojn pri kiuj necesas pli vasta diskuto. La tagordon por tiuj kunsidoj pretigos la Ĝenerala Sekretario konsulte kun la Estraro kaj la Konsilio. La teknikan bazon por la kunsidoj devos ankoraŭ difini la Estraro. La elekto de Konsilianoj kutime okazos en elektojaro, post la elekto de nova Estraro. Konsilianoj oficos dum tri jaroj, krom se ili propravole demisias, aŭ se la Komitato decidas malfondi la Konsilion aŭ okazigi novan elekton. Inter la kongresoj, la Komitato rajtigas la Estraron alelekti novajn Konsilianojn laŭbezone. La Konsilio povas fari rekomendojn al la Estraro kaj Komitato, sed tiuj ĉi restas la solaj decidorganoj de UEA. La celo tamen estas, ke sur la diversaj agadkampoj la koncernaj estraranoj kaj konsilianoj formu koheran teamon, kiu kunpensos kaj kunaktivos en praktika kaj harmonia maniero. La ekzisto de la Konsilio ne tuŝas la rajton de ĉiuj komitatanoj, aktivuloj, kaj ordinaraj membroj de la Asocio turni sin al la Estraro kun proponoj, demandoj kaj konsiloj. Kiel membroj de la Konsilio estis elektitaj: Petro Baláž (Slovakio); István Ertl (Luksemburgo); Heidi Goes (Belgio); Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio); Zsofia Kóródy (Germanio); Michela Lipari (Italio); Mélanie Maradan (Svislando); Francesco Maurelli (Britio); Johannes Mueller (Germanio); James Rezende Piton (Brazilo); Veronika Poór (Hungario); Orlando Raola (Usono); Amri Wandel (Israelo); Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo).
  • Somera klubkunveno en la kafejo BelParc

    Somera klubkunveno en la kafejo BelParc, la 24an de julio, logis 11 partoprenantojn, i.a. Soile Lingman el Stokholmo. Ŝi venis kune kun sia fratino, kiu loĝas en Gotenburgo.

    Du el la komencanta grupo (de la SEI-kurso 8-12 julio) Ingrid kaj Magnus, trovis, ke ili jam povis uzi siajn novajn sciojn. Ili bone sukcesis esperante intervjui kaj poste prezenti siajn najbarojn. Ĉiuj havis tian taskon. Por mi la vivo en Ĉilio de Fransisco estis novaĵo. Li loĝis alte en la Andoj kaj respondecis pri la flegado de malsanuloj en sia vilaĝo. Ankaŭ lia edzino okupiĝis pri malsanuloj. Turistoj tie riskas malsaniĝi pro la alto. Vere alia vivo ol en Svedio!

    Fejsbuko donas al mi kontaktojn en diversaj landoj. La prezidantino de la Ŝĉecina Esperanta Asocio, Irena Tomaszewska, skribis, ke la klubo nun serĉas kontaktojn kun najbaraj landoj. Ili jam havas kontaktojn kun geamikoj el Prezlau, Berlin, Kassel kaj Herzberg en Germanio, sed neniun kontakton kun la Nordiaj landoj. La pola klubo volas montri, ke esperanto estas bona rimedo por interkompreniĝi.  Ĉu la gotenburga klubo interesiĝus pri kontaktoj trans la maro? Mi demandis al la gotenburganoj. Neniu neis, kelkaj diris ke indus provi. Do, ĉu ni provu? Mi donis al lrena la adreson de nia hejmpaĝo – bona eniro al pliaj kontaktoj, mi pensas.

    Ingegerd Granat, prezidanto de VFS, Västsvensaka Författarsällskapet ( Okcidentsveda Verkista Asocio ) parolis pri skribkursoj, ne nepre nur en la sveda, sed se oni volus, ankaŭ iomete en esperanto. La 7-8 septembro estos “Skribsemajnfino” en Åsa. La sola postulo estas ke oni šatas skribi.

   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012