Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

La historio

Ĉiuj kurieroj de ĉiuj UK-j - en la Bitoteko!

Detaloj

Riĉa fonto de Esperantaj legaĵoj

BITOTEKO - elektronika Esperanto-biblioteko en Hispanio

Ankoraŭ nemultaj scias, ke Hispana Esperanto-Federacio funkciigas interretan bibliotekon "Bitoteko" - kolektejon de elektronikaj versioj de multaj kaj interesaj Esperantaj literaturaj materialoj!

La biblioteka havas plurajn subfakojn (literaturo, tradukoj, infanlibroj, ktp.), signifan ne nur en hispania, sed ankaŭ en internacia nivelo.

Mian intereson aparte vekis la kolekto "Gazetoteko" - kiu enhavas 124 legeblajn kaj elŝuteblajn Esperanto-gazetojn, inter ili tiajn interesaĵojn kiel "La praktiko", "Bulteno de ATEO" (ateistoj), Esperanta Numismatiko, "Familia Esperanto" kaj multaj aliaj.

La plej freŝa kolekto en Bitoteko estas la "Kongresaj Kurieroj", t.e. la ĉiutagaj informiloj, eldonitaj dum la Universalaj Kongresoj. En la kolekto troviĝas ĉiuj kuireroj de ĉiuj UK-j ekde 1908 ĝis 2015 – ĉiuj ili estas legeblaj kaj elŝuteblaj en formato pdf!

Sinceran gratulon al Roland Rotsaert, la Fondaĵo Vanbiervliet kaj la zorgantoj de Bitoteko pro tiu sindona laboro kaj kunlaboro!

Adreso de Bitoteko: http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/ 


--------------
Ret-Info, LS

Komento (0) Vizitoj: 1388
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012