Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Beletro & Memoroj

Por legemuloj

Detaloj

Nova senpaga libro: Princidino Mary.

Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail
Lermontov en la kiosko de “Sezonoj” aperis lia plej konata proza verko
“Princidino Mary” – la centra novelo de la kvin-novela romano “Heroo de nia
epoko”. La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj
Danovskij, kaj en 1996 ĝi estis eldonita. Ĝi estas senpage elŝutebla en la
prezentomanieroj pdf kaj epub:

“Princidino Mary” estas la dek-sesa libro en la e-libra kolekto de “Sezonoj”
kaj la dek-dua ero en la serio “Virtuala Biblioteko”. Krom libroj en la
kiosko estas ankaŭ du numeroj de “La Ondo de Esperanto”. Laŭ la statistiko,
la eldonaĵoj de “Sezonoj” estis elŝutitaj 34 mil 922 fojojn.

Legu pli
http://sezonoj.ru/2014/10/lermonto/

Ann-Louise

 

Komento (0) Vizitoj: 2062

Julovojaĝo al Prago 2013

Detaloj

Karaj geamikoj!

Mi ĵus venis hejmen de tre bela kaj interesa antaŭjulo-vojaĝo, ĉar dum la veraj Kristnaskaj tagoj mi sidos hejme sola kun miaj libroj. Tial mi ŝatas jam nun festi. Mi vojaĝis kune kun finna amikino, kun kiu mi jam antaŭe faris interesajn vojaĝojn. Ni decidis nun vojaĝi al loko tre fama pro kristnaskaj ornamaĵoj, por travivi agrablajn sentojn de Kristnasko. Mi trovis oferton pri vojaĝo al Prago, kiu ja famas i.a. pro bonaj julo-dekoracioj.

Ĝia famo ne troiĝis. La urbo akceptis nin per malfermitaj brakoj – la urbo, kiu estas ne nur unu, sed kvin diversaj urboj, urbo, kiu montras sin en diversaj vestoj rilate al diversaj periodoj. Ĝia historio komenciĝis jam antaŭ pli ol 2000 jaroj, kiam unuaj spuroj de “urbo” kreiĝis ĉe vadejo, kie la rivero Vltava ne estis tro profunda. Tiam keltaj triboj tie setladis. 400-500 jaroj p.K slavaj triboj venis aranĝi siajn setladojn sur la montetoj ĉirkaŭ la vadejo, ĉar tie ili bone povis sin defendi. Laŭ malnovaj rakontoj kaj legendoj la princino Libus’a, gvidantino por slava matriarka tribo decidis ke la farmisto Premysl estu ŝia edzo. Ŝi petis lin trovi vilaĝon surstrande de rivero Vltava, kaj ke li kreu urbon tie. Laŭ ŝia antaŭdiro en tiu urbo okazos grandiozaj eventoj. Tiu urbo fariĝos Prago, la ora urbo. La grekaj misiistoj Kyrillos kaj Methodos kristanigis la slavajn tribojn en la 900-a jc. Li baptis i.a. la princinon Ludmila, kiu ankoraŭ estas la sanktulino de Bohemio. Ŝia nepo Wenzel (Vaclav) estis tre religiema, sed estis murdita survoje al meso. Jam fine de la 10-a jc juda komercisto Ibrahim ibn Jacob admire skribis pri Prago: ”Ĝi estas vigla komerca urbo kun multaj ŝtonaj domoj”. En sama periodo estis konstruita monaĥejo de Sankta Georgo sur la Kastela monto.

Nia promenado komenciĝis en la Kastela aŭ Fortikaĵa urbo (unu el la kvin urboj). De tie oni havas vastan superrigardon super la pli malaltajn urbojn. De sube oni vidas la imponan kastelon kaj la preĝejon Sankta Veit, kies altaj turoj fariĝis rekoniloj de la urbo Prago. Prago ankaŭ portas la epiteton, urbo de cent turpintoj, la magia urbo, la ora Prago. Ĉiuj vortoj bone priskribas la urbon – la urbo, kiu en si kapablas mikse konservi Mezepokon, Renesancon, Barokon kaj la pli moderna Jugend-periodon (Art Nouveau). Plurloke la placoj kaj la mallarĝaj, serpentumantaj stratoj estas pentritaj laŭ tiu nova arto. La preĝejaj turoj kaj kupoloj estas dekoraciitaj per oro, la muroj portas pentraĵojn kaj reliefojn de diversaj epokoj. Prago donas malavare de sia unikeco, de sia diverseco, de sia etoso, ke kelkmomente niaj cerboj apenaŭ povas ĉion digesti.

Krom ĉiuj historiaj memoraĵoj, nun dum la jula periodo ĉiuj stratoj kaj placoj lumas de kandelaj festonoj, kiuj envolvas ĉiujn arbojn. Grandaj, larĝaj kristnaskaj abioj plenigas la placojn. Kandeloj okulumas, grandaj kugloj kaj steloj multkolorigas la urbon. En multaj anguloj inter la domoj, surstrate, sur la multnombraj placoj unuopuloj aŭ etaj grupoj ludas klasikan aŭ modernan muzikon. La urbo vibras de arto, muziko, historio. Tre bonŝance la kruela dua mondmilito ne detruis kaj bombis la urbon. Sed dum alia granda milito ”La tridekjara milito” i.a. sved-finnaj soldatoj sufiĉe multe rabis valoraĵojn de la Ora Urbo. Dum tiu periodo Svedio provis krei al si imponan grandregnon. Certe kiam la homoj de la malriĉa Nordio vidis tiom da valoraĵoj, ili sentis emon riĉigi kaj plibeligi siajn kastelojn, preĝejojn kaj landon.

La Veits-katedralo servas kiel tombo-katedralo por famaj ĉeĥoj dum jarcentoj; reĝoj, artistoj, sciencistoj. Super la suda enirejo de la katedralo la fama mozaiko ”La fina juĝo” ŝtelas de ni la spiron. La artaĵo devenas de la jaro 1370 kaj estas kreita de oro kaj ŝtonoj diversspecaj kaj montras Virgulinon Marian, Johanon la Baptiston kaj ses sanktulojn de Bohemio. Ne eblas eĉ parteton priskribi de grandiozeco de la impona kaj grava gotika katedralo, kiu en si entenas elstaran arton de Mezepoko ĝis Art noveau, la lasta en fenestraj pentraĵoj de Alfons Mucha.

Ni flaris odoron de ”ĉiuj kvin urboj” el kiuj ekzistas Prago. Ni vidis la barokpreĝejon Loreto, kun nekredebla riĉeco – eble la plej valora aĵo estas la monstranso de la jaro 1699 dekorita per oro kaj noblaj ŝtonoj. Apude situas Strahov-monaĥejo, en kiu vivis de la jaro 1140 ĝis la jaro 1952 premonstraten-monaĥoj. Ilia ordeno okupiĝas pri studado de filozofio kaj religio. La biblioteko, kiun oni povas vidi enhavas 130 000 volumojn, 3 000 manuskriptojn kaj 2 000 unuaj eldonoj de libroj, ekz de Nicolaus Copernicus: ”De Revolutionibus Orbium Caelestium”, en kiu li priskribas, ke la tero ĉirkaŭas la sunon.

Ĉe la Granda Placo de Malnova Urbo ni eĉ kelkfoje admiris la astronomian horloĝon de la jaro 1490 kun la diĉiploj, kiuj ĉirkaŭpromenas la turon. De kafumado kun bongusta kuko en Mozart-kafejo ni vidis la spektaklon de la astromomia horloĝo. Apude situas la fama domo renesenca ”La Domo je la minuto” kun karakterizaj sgraffito-pentraĵoj. Je ĉiu paŝo oni renkontas famaĵon, vivindaĵon. Ni sekvis Karlo-straton al la fama Karlo-ponto, 520 metrojn longa. La nuna ponto estis konstruita meze de la 14-a jc kaj staras ĝis ankoraŭ 600 jaroj poste. En multegaj montrofenestroj ni povis ĝui la aspekton de la bohemia kristalo kun diversaj facetoj kaj eĉ kun diversaj koloroj.

La riĉeco kaj fameco de Prago devenas de ĝia perfekta situo inter rivero kaj vojoj inter sudo kaj nordo inter okcidento kaj oriento. Multo renkontiĝas en Prago, multo da homoj, multo da varoj, multo da mono! Renkontiĝis esperantistoj el nordo (Finnlando, Svedio), el oriento (Kazakio) kaj el la centro (Prago). Fariĝis tre gaja kaj interesa posttagmezo en restoracio de fervojistoj. Etaj modeloj de trajnoj vojaĝis sur la tabloj kaj etaj transport-vagonoj alportis bieron al la manĝantoj. Ni ĉiuj estas geamikoj, ĉar en Esperantio ja funkcias ke ”viaj geamikoj estas miaj geamikoj”. Dankon al karaj ĉeĥaj geamikoj, ke ili havis tempon kaj eblecon renkonti nin kaj eĉ pli beligi nian restadon en Prago.

Kripojn neprajn dum Kristnaska tempo ni vidis en la Bethlema kapelo. Ili abundis diversaspektaj, el plej diversaj materialoj faritaj, de plej diversspecaj artistoj. Montriĝis ankaŭ figuroj el ĉeĥaj legendoj kaj fabeloj. En alia flanko de la kapelo estis tre detala kaj interesa ekspozicio pri Jan Huss, la fama reformisto de la katolika eklezio en Ĉeĥio, 100 jarojn antaŭ Martin Luther en Germanio. Oni vidis spurojn pri kiel Prago kaj Bohemio dum la historio laboris por reliefigi siajn proprajn trajtojn en la grandregno de Habsburgo.

Ni vizitis ”La Teatron de la Parlamentanoj”, kie Mozart laboris dum li loĝis en Prago. La opero ”Don Giovanni” havis premieron tie la 29-an de oktobro 1787. Mozart mem direktis la orkestron. Estis granda sukceso. Maljuna viro, kiu rakontis pri la teatro kaj pri kiam Mozart laboris tie, vere fervore kaj vive rakontis pri tiamaj eventoj. Violonkvarteto ludis plurajn muzikpartojn el kreaĵoj de Mozart. Aŭskulti tion en la ”teatro de Mozart” estis granda travivaĵo. Ofte ni povis gustumi kulturon, kiu disiĝis el Ĉeĥio en la mondon, sidante en la kadroj, kie ĝi naskiĝis.

Nia hotelo situas proksime al ”Stata Operejo”, kie ni unuan vesperon spektis la operon ”Tosca” de Giacomo Puccini. Sidi en la belega salonego, dekoraciita per oro kun pentraĵoj entegmente kaj ĉirkaŭita de nekalkuleblaj nombroj de loĝioj kovritaj per oro donis al mi senton esti portita al malnovaj tempoj. La arioj temas pri arda amo kaj kruela ĵaluzo. Mi ĝuis la konatajn ariojn, kiuj gvidis la sentojn de plej mola amo al forta malamo kaj krueleco. La sceno montris periodon de tempo 1800 en Italio. Multaj el ni kontentis, ke la sceno estis kreita malnovmodele kaj ne kiel ofte en svedaj teatroj modern-aspekte. Oni kantis itallingve kaj la teksto de la arioj kaj kantoj aperis anglalingve. Vespero de plena ĝuo!

Alian vesperon kvarteto violinludis en eta, malnova preĝejo konatajn melodiojn kun konekto al advento kaj kristnasko. En la vojaĝa programo ĉiun tagon prezentiĝis muziko. Montriĝis ĉie ajn multe da reklamo pri koncertoj, ofte pluraj ĉiutage. Vere muziko-plena urbo! Ofte dum la promenadoj en Prago ni renkontis verkojn kaj muzeojn de Alfons Mucha, la granda artisto de Art noveau. Li multon laboris en Parizo dum la komenco de la 20-a jc. Li multe laboris kun Sara Benhard kaj kreis ”afiŝojn” por ŝiaj diversaj prezentadoj. Kiam li revenis al Ĉeĥio li pentris multajn bildojn pri ĉeĥaj legendoj kaj rakontoj ”Slavaj epopeoj”, en stilo, kiu multe malsimilas de liaj pli konataj ”afiŝoj”. Per ambaŭ siaj pentrostiloj li fariĝis tre konata en la mondo.

Josefov, la juda urbo, ankoraŭ unu el la kvin urboj de Prago. En Prago situis la plej aktiva kaj grava el la judaj socioj de Eŭropo. Ankoraŭ situas tie ortodoksa kongregacio. Jam en la 11-a jc almigris judoj kaj kreis sian socion ĉe Vltava-rivero. Dum longa periodo la judoj ludis gravan rolon socie kaj ekonomie ekz dum la 13-a jc kaj 16-a jc. De tempo al tempo dum la jarcentoj okazis kruelaj pogromoj. En la jaroj 1541 kaj 1744 la judoj estis eligitaj el la lando, sed okazis ke tio malplibonigis la ekonomian sistemon, tiel ke necesis denove permesi al la judoj ekloĝi en Prago. En la jaro 1680 okazis forta epidemio de pesto. Multaj mortis kaj oni devis aranĝi grandan tombejon inter la sinagogoj. Plurfoje okazis incendioj inter la lignaj domoj. Regule okazis inundoj en la urbo. La judoj devis loĝi en getoj, kvankam ankaŭ eblis asimiliĝi kun ĉeĥaj kaj germanaj najbaroj. La ĉeĥa kaj germana lingvoj estis parolataj kaj verŝajne ankaŭ la jida lingvo. Dum la 19-a jc kreskis la nombro de enloĝantoj en la geto, ekestis sanigaj kaj higienaj katastrofoj. Oni malkonstruis la domojn kaj novaj domoj en la stilo Art noveau estis konstruitaj.

Mil jaroj da malnova simbiozo en Eŭropo fariĝis detruita de la naziismo. Multaj judoj provis diversvoje fuĝi el sia lando. Tiuj, kiuj ne havis rimedojn eknomiajn por forvojaĝi malpliiĝis per transportoj al koncentrejoj. Malmultaj travivis. Nun denove ekzistas unu ortodoksa grupiĝo kun iom pli ol 1000 anoj. En Pinkasova sinagogo la muroj estas plenigitaj per nomoj de ĉeĥaj judoj, kiuj pereis en ”holocaust”. En la juda muzeo estas kolektitaj el la tuta lando multaj memoroj kaj aĵoj de juda religio kaj vivo; kandelingoj kun loko por sep aŭ naŭ kandeloj, Tora-tekstoj, aliaj malnovaj tekstoj, manuskriptoj, kalikoj, kaj multaj aliaj sanktaĵoj arĝentaj. La unua sinagogo estis konstruita komence de la 13-a jc. Ĝi estas la plej aĝa domo de Prago kaj la sola tiel aĝa sinagogo, kiu estas konservita en Eŭropo. La Malnova juda tombejo estas eble la plej vizitata loko de turistoj. Troviĝas en ĝi 12.000 tomboj ofte unu super la alia, la plej unuaj de la jaro 1429 kaj la lasta de la jaro 1787. Poste oni kreis Novan judan tombejon. La plej konata tombo en la malnova tombejo estas tiu de Rabbi Loew, kiu okupiĝis pri supernaturaj aferoj. Multaj homoj venas viziti lian tombon. Sur multaj tomboŝtonoj oni metas ŝtonetojn por honorigi la mortinton. Eble la plej konata tombo en la Nova juda tombejo estas tiu de Franz Kafka, eble la plej konata ĉeĥa verkisto.

Ĉi tiu memoraĵo de bela antaŭjula vizito en Prago fariĝis ja tre longa, (mi esperas, ke vi havas fortojn tralegi ĝin). Tamen ĝi enhavas nur parteton de tio, kion mi vidis kaj travivis. Certe vi rimarkas, ke multo mankas. Eble vi demandas vin, kial ŝi nenion skribis pri tio aŭ pri tio ĉi. La malmultaj tagoj en Prago estis tiel riĉaj de miraklaj travivaĵoj, ke ne eblas ĉion lokigi en letero (neniu havus fortojn ĝin traplugi).

Mi esperas tamen, ke vi kaptis iom de miaj travivaĵoj en la ora urbo kun centoj da turoj kaj longa historio.

Deziras al vi Gajan kaj Agrablan Kristnaskon kaj Feliĉan, Prosperan Novan Jaron 2014 kun sano kaj interesa vivo

Via amikino Kerstin

Komento (0) Vizitoj: 2129
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012