Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pli ol 5000 elŝutoj de la esperanta lingvopakaĵo de Joomla!

Detaloj

Ekde la publikigo en julio 2012 de la unua versio de la lingvopakaĵo de Esperanto por la enhavmastruma sistemo Joomla 2.5.6, mi ne plu pensis multe pri ĝi. Troviĝas tiom da farendaĵoj, kiel tradukoj de diversaj etendaĵoj, testado kaj aliaj aferoj ktp, ke mi nur rigardis la elŝutpaĝon de la lingvopakaĵo hodiaŭ ĉar mi prilaboras la novan inform-retejon por Esperanto en la sveda.

Estis malgranda ŝoko vidi la nombron - 5 063 elŝutoj! Vi devas noti ke ne temas pri vizitoj al la paĝo, sed pri homoj kiuj vere serĉis kaj sekvis ne tute memklaran vojon por trovi la paĝon por elŝuti. Kaj ke, ĝis nun, pli ol 5000 homoj elŝutis la dosierojn kiujn oni povas aldoni al Joomla-retejo por esperantigi ĝin. (Ne esperantigi la enhavon, sed la bazan informon en la paĝaro.)

Fakte, mi nun reiris al la paĝo por kopii la urlon kaj konstatas ke du pliaj elŝutoj okazis dum la lastaj horoj. Evidente mi devas trovi tempon por finfari la versiojn 2.5.16 kaj 3 de la lingvopakaĵoj.

Tio estis ege bona kvitanco ke Joomla estas taŭga elekto por la svedaj esperantaj retejoj, ĉar multaj aliaj esperantistoj ankaŭ uzas Joomlan. Tio ankaŭ trankviligas min, ĉar ne estis sencelaj la centoj (eble miloj) da horoj kiujn ni uzis por traduki la programon.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012