Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nova libro - "Fundamento de la Homaj Rajtoj"

Detaloj

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 660
2016-12-16
=================================================================

APERIS NOVA LIBRO - "FUNDAMENTO DE LA HOMAJ RAJTOJ"

Hodiau, la 16-an de decembro, 2016, UEA aperigas belan poshformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antau precize 50 jaroj, la Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale alighis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo. 
Esperanta traduko de la Universala Deklaracio ekzistas jam de multaj jardekoj, kaj estas legebla en la UN-retejo. La du Paktoj, tamen, aperas nun unuafoje en Esperanta traduko. La tradukadon faris d-ro Humphrey Tonkin, iama UEA-prezidanto kaj gvidanto de ghia Novorka Oficejo, kaj liajn tekstojn kontrolis Brian Moon, profesia tradukisto che Europa Komisiono. Chiuj tri tekstoj estas kunigitaj en la libreto, kiu inkluzivas antauparolon de la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, kaj kleran enkondukan eseon de d-ino M. Rafaela Urueña, profesoro pri la internacia juro. 
"Chi tiu libreto estas omagho al la longa komuna historio de Esperanto kaj la homaj rajtoj en monda skalo", klarigas d-ro Fettes. "Eldonante libroforme la tekstojn de tiu triparta fundamento de la homaj rajtoj, ni esperas rekonsciigi esperantistojn pri ilia graveco, kaj fari plian modestan kontribuon al iliaj diskonigo kaj efektivigo." 
La libro estas mendebla che la Libroservo de UEA por 6,90 EUR plus sendokostoj (triona rabato ekde tri ekzempleroj).
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012