Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Malferma Tago kaj seminario pri informado en la Centra Oficejo de UEA

Detaloj

============================================================

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 637
2016-10-03
============================================================

MALFERMA TAGO LA 26-AN DE NOVEMBRO

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 45-a fojo al la Malferma Tago [https://www.facebook.com/events/1812351712342510/], kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro 2016, kaj tuj poste, la 27-an de novembro, okazos seminario pri informado [https://www.facebook.com/events/102593903542932/].

La 45-a Malferma Tago estos dedichita por la Jaro de la Lernanto: prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: ILEI inter kreskoj, pushoj kaj shanghoj, defiplena krozado; kaj Chuck Smith, kun titolo: Evoluo de E-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto.

Dimanche la 27-an de novembro, do sekvatage, ni plu uzos la eblon profiti de la spertoj de niaj du prelegantoj kaj de la Ghenerala Direktoro Veronika Poór por enprofundighi en la plej efikaj manieroj informi pri Esperanto kaj en la diversaj aspektoj de tiu agado; por adekvate gvidi la homojn de scivolemo pri Esperanto al aktiva partopreno en la Esperanta komunumo.

Kiel kutime, en la programo estos ankau prezentado de libroservaj novajhoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ghenerala sesona rabato en la libroservo.

La programo dauros de la 10-a ghis la 17-a horo ambautage che Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.
                       * * * * *

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012