Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Detaloj
NOVAJ LIBROJ EN LA SCIENCA KAJ TEKNIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ terminarojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj.

Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko", STEB estas kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj elektronikaj libroj - en formatoj pdf, html, doc, epub, kaj aliaj.

Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo en interretaj retlistoj kaj pere de Ret-Info. Se vi konas sciencan, teknikan verkon, ne registritan ankoraŭ en STEB, kun danko ni akceptas vian informon pri ĝia reta trovadreso, aŭ rekte ĝian dosieron mem.

STEB estas funkciigata de Lingvo-Studio en la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto.

Reteja adreso de STEB: http://www.eventoj.hu/steb/ – oficejaj kunlaborantoj:  Szilvási László kaj Mészáros István, kontakteblo: Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

Multajn dankojn al ĉiuj aktivuloj, helpantoj, kunlaborantoj!

Szilvási László

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012