Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nova spaco por E-muzikemuloj, en Svedio. Baldaŭ renkontiĝo.

Detaloj
E-FERIADO KAJ FESTIVALO DE POPOL-MUZIKO en Svedio, 21-27 junio 2015!
 
LA SVEDA MUZIKA KAJ INFORMA PROJEKTO  
Celoj:
1.interŝanĝoj kaj kunmuzikado de esperantaj kaj svedaj muzikistoj, reciproka muzika inspirado, diverscela uzado de E-o kaj samtempe ferieblo en sveda montaro, 230 km nord-okc. de Stokholmo;
2. veko de intereso pri E-o inter svedaj neesp. feriantoj kaj inter partoprenantoj de lokaj muzikfestivaloj.
 
Kreo de la spaco en fizika senco kaj de la kunlabor-spaco: tre difinita, originala programo, estas realigo de vivrevo de la sveda esperantisto, Martin STRID, muzika fervorulo, la ĉefestro de la aranĝo.
La partoprenantoj vivos dum 5 tagoj en arbaro, ripozante, ekskursante kaj preparante muzikan prezentadon. Lignaj dometoj, objektoj el la 19-a jarcento, interesa festivalo Elfriden - kelkaj tagoj sen uzado de elektraj iloj (neniaj baterioj), nur homoj, veraj voĉoj kaj instrumentoj, la naturo. Unika sperto por la hodiaŭa homo.
La sesan tagon la partoprenantoj prezentos la preparitan programon en festivalo de sveda popola muziko. 
Martin S. invitas muzikantojn resti - se ili povas - ankaŭ la sekvan semajnon, almenaŭ ĝis la 2-a de julio, por travivi kune unu plian festivalon, tiun de Bingsjö.
 
E-instruanto bonvena
Eble estos dezirata persono, kiu povus bone instrui E-on, sed pri tio bv. kontakti Maria Majerczak (la sendinton de tiu mesaĝo).
 
FOTOJ
 
Kelkaj fotoj el la albuma fotoamaso de la organizanto estis kopiitaj ĉi tien, por studentoj en la E-rondo: https://goo.gl/QzWgaj 
"Bonega aranĝo" - jen opinio de la krakovaj gestudentoj, kiuj pasintjare partoprenis, same kiel de alilandanoj, muzikistoj.
 
PARTOPRENONTOJ, i.a.
 

Al la sveda aranĝo iros el Krakovo junulinoj: du japaninoj el Tokio, unu knabino el Kazaĥio - portempaj studentinoj de la Jagelona Universitato. En Krakovo ili lernas E-on kadre de speciala projekto de la Studenta Scienca E-rondo. Ili eklernis la lingvon ĝuste por partopreni tiun aranĝon. 

El la ĉeĥa Prago kuniros studanta tie muzikistino el Ukrainio, lernanta la lingvon same sub krakova gvido. Iros ankaŭ pola studentino el oficiala E-kurso de la universitato, du 15-jarulinoj kaj la patro de unu el ili. Entute, inter la 8 personoj estas 5 sol-kantantinoj (unu estas -istino), el kiuj 4 kun koncertada sperto; 7 gedancemuloj kaj 3 muzikistinoj (ĉiuj ludas pianon, unu ankaŭ gitaron, kaj la ukrainino, krome, drumlon /ang. "jaw harp", ofte neĝuste nomata "Jew's harp"/ kaj specon de stana fluto /tin whistle/). Diversaj maloftaj instrumentoj estos ludataj de la svedaj muzikistoj.
 
La E-rondo de la Jagelona Universitato kunlaboras kun tiu tre valora por artistoj kaj por E-o, interesa sveda faka aranĝo per du originalaj projektoj, kaj ĝuste dank' al tiuj projektoj la junaj artistinoj lernas E-on kaj partoprenos la muzik-aranĝon.
La krakovan du-projekton (i.a. pri kiel ni gajnas artistojn...) ni skizetos iam en aparta mesaĝo.
 
La pola projekto venigos novajn artistojn en la E-medion. Estus dezirinde, ke E-muzikistoj, kiuj  havas intereson, venu renkonti la gajajn kaj viglajn talentulinojn, kune muziki kaj se eblas, ekkunlabori por poste krei ion novan por la E-kulturo. 
 
Kompare kun aliaj muzikaranĝoj de Esperantujo, tiu estas sufiĉe nova, sed ankaŭ alia. Nova spaco (loko-homoj-programo) donas novajn eblojn.
Kontakto: Martin Strid <Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.>
 
Ni petas, bv. plusendi la anoncon al muzik-listoj, -medioj, konatoj muzikemaj. Dankon.
 
FLUGOJ
 
Estas malmultekostaj flugoj al Stokholmo el kelkaj eŭropaj urboj (bv. vidi sub tiu mesaĝo).
Ekz., el Warszawa-Modlin (Varsovio) al Stokholmo-Skavsta nun troveblas irbiletoj je 25 EUR, kaj iomete malpli kostaj estas biletoj por reveno (Ryanair, la hodiaŭaj prezoj; http://www.ryanair.com/pl/tanie-loty/warsaw-modlin-do-sztokholm-skavsta/?out-date=2015-06-20&in-date=2015-06-27 ).
 
Malmultekostaj bus-biletoj en Pollando (foje preskaŭ senkostaj): kompanio PolskiBus.com, http://www.polskibus.com/search-results, atingas ankaŭ Berlinon, Berlinon Schönefeld, Bratislavon, Pragon, Vienon kaj Vilnon.
 
Amike
--
Maria Majerczak

Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012