Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Muzika KD: Emocioj - kun Damjanov kaj Rabu

Detaloj

Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio

Nova muzika KD ĉe Vinilkosmo:

EMOCIOJ - OMAĜE AL VESELIN DAMJANOV KAJ JOËLLE RABU

Ekde kelkaj tagoj la muzika eldonejo Vinilkosmo distribuas pere de sia katalogo novan muzikan diskon "Emocioj" – eldonita en Kanado. Jen kompilaĵo, ĉerpita el du malnovaj vinildiskoj kaj kasedoj, elĉerpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj.

Veselin DAMJANOV estis bulgara operokantisto kaj esperantisto. Oni produktis multajn diskojn en Bulgario kun liaj kantoj en Esperanto (kaj aliaj lingvoj) kaj, okaze de turneo en okcidenta Kanado kiun organizis por li Wally du Temple en 1985, kanadaj esperantistoj faris sonkasedaj registraĵon  "Veselin Damjanov koncertas en Kanado".

Joëlle RABU - estas kanada kantistino dulingva (angla-franca). En la jaro 1985 okaze de vizito al Brita Kolumbio de la bulgara tenoro Damjanov ŝi konvinkiĝis pri la bezono lerni Esperanton por prezenti sian arton al la mondo. Sekve ŝi - kun grupeto de subtenantaj muzikistoj - koncertis dum la Universala Kongreso en 1986 en Pekino kaj en la UK en 1987 en Varsovio.

Danke al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu ni rajtas havi la novan eldonaĵon.

Provaŭskulti la kantojn eblas ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/826308

La KD-albumo estas momente disponebla nur fizike, ĝi mendeblas en la diskoservo de VINILKOSMO ĉe: 
http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd126&lng=e

------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012