Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Studi terminolog​ion en Vieno kun subvencio de UEA

Detaloj

STUDI TERMINOLOGION EN VIENO KUN SUBVENCIO DE UEA

Jam la duan fojon UEA anoncis konkurson por subvenciita partopreno en la terminologia somerlernejo, okazigata de internacia terminologia reto TermNet en Vieno. Ĉi-jare la konkurson gajnis Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo.

Ambaŭ partoprenintoj verkis interesan raporton pri la partopreno, kiuj estas legeblaj en la biblioteko de Terminologia Esperanto-Centro, TEC de UEA ĉe http://esperanto.net/tec/biblioteko.html

Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj kaj organizinto de la ĉi-jara konkurso, intencas starigi similan stipendi-eblon en 2016 por kapabligi pli da Esperantistoj pri la terminologia fako. Interesiĝantoj kontaktu ŝin ĉe "Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin."

-----
L.Szilvási / Ret-Info
______________________________________________

Komentu, korektu, kompletigu la mesaĝon ĉe: http://www.eventoj.hu/retinfo-interaktive.htm

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012