Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Retaj filmoj el Hispanio

Detaloj
Naskighis nova kanalo en Youtube, kun historiaj filmadoj pri la movado, nomata "Historiejo"
Ghi jam enhavas parolojn de Tibor Sekelj, Claude Piron kaj István Szerdahelyi. Baldau venos pliaj.
 
La apero de la kanalo shuldighas al la senlaca laboro de Miguel Gutiérrez Adúriz ("Liven Dek").
 
Li ankau prizorgas aliajn kanalojn, kies ligilojn vi trovos dekstre en tiu sama pagho.
Tie vi trovos plurajn lastatempajn juvelojn, el kiuj mi ne povas ne mencii:
 
- Turismo per literaturo kaj Esperanto: Miguel Fernández gvidas nin tra diversaj madridaj scenejoj de la verko "Bohemiaj lumoj" de Ramón del Valle-Inclán http://www.youtube.com/watch?v=0FE_MXnNHnQ
- Prelego de Nicola Ruggiero pri la kolosa epopeo "La poemo de Utnoa" de Abel Montagut http://www.youtube.com/watch?v=BBQbfomyODA
- Resumo de la lasta SAT-Kongreso en Bretonio: http://www.youtube.com/watch?v=ZmrE4MUzBo0
- Zlatko Tišljar rakontas anekdoton pri esperantista vivo: Kial esperantistoj fidas al nekonatoj? http://www.youtube.com/watch?v=2IgXzgiA0KI
- Kaj fine, Liven Dek mem montras aliajn siajn talentojn per monologo "Konsilu min, Doktoro Zamenhof" http://www.youtube.com/watch?v=2rjSkPVE0gE
 
Serchu plu. Vi trafos pli ol unu trezoreron.
 
Amike,
Tonjo del Barrio
http://www.delbarrio.eu

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012