Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Ĉina kompanio serĉas esperantiston kiel laboranton!

Detaloj

La ĉina investa kompanio Jinqiao, starigita en la jaro 2012, nun serĉas esperantiston por ke li en sekvaj tri monatoj laboru por la kompanio.

Huang Yinbao (trezoro), estro de la kompanio, estas aktiva esperantisto en la ĉina Esperanto-movado. Li estas konsiliano de UEA kaj vicprezidanto de Gansu-a Esperanto-Asocio, en la kuranta jaro li faris prelegon dum la 99-a UK. Li klopodas realigi veran "Esperantecon" en sia entrepreno, sin dediĉis al la disvastigado de la internacia lingvo kaj kulturado de junaj esperantistoj. Ĉi-foje li volas dungi esperantiston kaj por disvastigi sian kompanion kaj por kulturi e-iston kaj servi por Esperantujo.

Huang planis, ke en ĉiu tria monato la kompanio donos ŝancon al nova persono por ke pli da esperantistoj havu ŝancon labori per Esperanto.

La kandidato devas havi sufiĉe bonan lingvokapablon, dum la kontrakta periodo li ricevos 1000 juanojn kiel pormonata salajro, krome la kompanio liveros por li senpagajn tranoktadon, akvon, elektron, interreton kaj komputilon. La kompanio escepte promesas, ke ĝis la finiĝo de la kontrakto se la dungito posedos 2500 aŭ pli da Esperantaj radikoj kaj povas flue paroli Esperanton, ĝi ekstre donos al li po 500 juanojn monate kiel monpremion.

Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-09/25/content_33603397.htm
redaktoro: Xie Ruifeng

-----------------------------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012