Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pasporta Servo 3.0 - Intensa laboro por nova retejo

Detaloj

En la diskutlisto [pasportaservo] estis legeble interesa mesaĝo:

Saluton al ĉiuj!

Mi sentas, ke vi deziras kelkajn novaĵojn pri la promesita nova retejo de Pasporta Servo.

Ekde la komenco de septembro ni duope programas. Ni komencis per forviŝo de la ĝisnuna laboro kaj ekprogramado sur pli sanaj bazoj:

- Ekuzo de Twitter Bootstrap por rapida dizajno;
- Pli fleksa datumbaza strukturo;
- Malfacila decido nur uzi la anglan ene de la kodaro kaj dokumentaro.

Tio estis necesa por faciligi la kunlaboron kun mia amiko, kaj por limigi la bus-faktoron. Ĉiukaze, la (uzula surfaco de la) retejo uzos 100-procente nur Esperanton, kompreneble.

La aplikaĵo estas 'uzebla' nun. Eblas aldoni, redakti, serĉi lokon... Jam estas ileto por malebligi spam-kontan kreadon, de la tipo mielpoto. Sed restas multe da laboro ĝis la publika beta-versio.

La datumoj ankoraŭ ne estas en la nova datumbazo, sed ni progresas. En komenco de oktobro la krudaj datumoj verŝajne estos pretaj por la administrantoj por purigi.

Vi povas sekvi la laboron ĉi tie: https://bitbucket.org/batisteo/pasportaservo/commits/

Mi esperas, ke dum novembro ni malfermos la novan retejon!

Ĝis poste,

Baptiste Darthenay
Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.


------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012