Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Turista broŝuro Esperante pri la urbo Turku

Detaloj

Saluton!
Turista brosxuro pri la urbo Turku en Sud-okcidenta Finnlando estas
gxisdatigita kaj legebla en PDF-formo en la reto . Esperanto-societo en Turku
(EST) faris gxin kunlabore kun la urba turista oficejo Turku Touring. La bazo
de la brosxuro estas sama kiel en aliaj lingvoj, sed la teksto estas parte
adaptita por niaj bezonoj. La tradukon faris laborgrupo de EST: Paula Harju,
Tiina Oittinen ja Leena Tiusanen.

La brosxuro estas legebla en PDF-formo en la retpagxo de Turku Touring www.visitturku.fi
(aux www.visitturku.fi/en aux www.visitturku.fi/sv). Vi elektu inter la
lingvoj Esperanto. Sur la kovrilo trovigxas juna popkantisto Robin Packalen el
Turku.

Eta gazetara komunikon pri la apero de la brosxuro jam rezultigis komenton en
la cxefa gazeto de la regiono, Turun Sanomat. La artikolo portas titolon Turku
allogas nun turistojn pere de Esperanto (finne: Turku hamuaa turisteja nyt
Esperantosta) kaj en gxi estas indikita, ke oni atendas multajn turistojn el la
ekzotika Esperantolando. Do, bonvenon cxiuj al Turku! Ni tre gxojas ke ni nun
denove havas novan turistan brosxuron kaj dankas Turku Touring pro kunlaboro.

Laux peto ni povas sendi al vi la PDF:n per retposxto.
Atendante viajn komentojn, amike salutas el Turku
por la laborgrupo
Tiina Oittinen, prezidanto
Esperanto-societo en Turku

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012