Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Rezultoj de la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto

Detaloj

La Perdita Generacio kaj Barok' estas la grandaj venkintoj en la 1ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto "Ĉu vi kontentas" ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok' ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto "La plej bona ĉasisto".

Por la konkurso "Kanto de la Jaro" alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo–kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5.694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso "Albumo de la Jaro" ne estis alĵuĝita pro malmultaj alvenintaj konkursaĵoj.

La 1ª Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj plibonigi la konkurson por la sekva jaro!

Fonto: http://kontakto.tejo.org/2014/08/rezultoj-de-la-1-muzika-konkurso-de.html
------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (1)

Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012