Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Interesa artikolo en Esperanto pri ekonomiaj aferoj

Detaloj

Renato Corsetti sendis ligon al artikolo en itala retpaĝo:

 

 

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (1)

  • Ja vere, bedaŭrinde, estas tiel ke preskaŭ ĉiuj kredas ke la centraj aŭ naciaj bankoj eldonas la monon en formo de biletoj kaj moneroj. Fakte, estas privataj bankoj kiuj nuntempe kreas la monon - el nenio. Vere nenio. Ili havas la rajton krei sumon egalan al sumo kiu pruntas iu.

    Ni aŭdas pri kiom multe ŝuldas landoj kaj homoj kaj ke ni devas repagi la ŝuldojn. Tio estas sensencaĵo, ĉar nia tuta financa sistemo nur funkcias kiel ŝuldiga sistemo. La ĉefa problemo (krom ke kelkaj unuopuloj, proksimume 0,001 procentoj de la homaro, gajnas pro tiu ĉi sistemo) estas ke la bankoj disdonas pruntmonon kaj volas interezon. Tio signifas ke ili ĵus kreis la sumon uzota, sed ne la mono por la interezo. Do, la stoko de mono estas x, sed la ŝuldo fariĝis x+interezo. Tio tute ne estas tenebla situacio, kaj ni povas vidi ke intermite okazas 'kraŝoj' kiam la bankoj volas rehavi monon. La problemo por la homoj kiuj nur posedas ŝuldmonon estas ke ili neniam povas repagi per la pruntita mono, sed devas labori por gajni pli da mono por repagi. Tiu mono ili devas preni de ŝuldmono de alia, do kiam vi ricevas pagon por laboro, vi ankaŭ malriĉigas alian homon.

    Tiuj faktoj estas malfacile videblaj kaj kompreneblaj ĉar la stoko de mono estas tiom granda ke oni ne vidas kialon kaj sekvon en la sistemo. Sed se vi prenas kelkajn fazeolojn el via kuirejo kaj imagas ke estas mono, la nura mono en la urbo kie vi loĝas, kaj ke vi sola havas la rajton elprunti ilin, vi ege baldaŭ ekkomprenos la sistemon kaj kiel ĝi rabas el ni ĉiuj.

Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012