Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto

Detaloj
ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto
 
La Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la Interreto pli ol 60 jaroj da arkivaĵoj, t.e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj kiuj aperis dum la jaroj 1949-2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). Ili haveblas en PDF-formo laŭ la permesilo CC BY-ND. Serĉilo en la retejo ebligas al oni trovi artikolon laŭ ekzemple verkanto de la artikolo aŭ titolo. La arkivo atingeblas per la sekva ligilo: https://scienca-revuo.info/issue/archive
 
Eldonita de ISAE, Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo priscienca en Esperanto. Ĝi publikigas sciencajn artikolojn en Esperanto, kovrantajn ĉiajn fakojn kaj flanke de la scienca enhavo ankaŭ enhavas sekcion pri terminologio, pri scienco kaj socio kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto. Scienca Revuo aperas ekde 1949 ka estas daŭrigo de revuo fondita en 1904 kiel Internacia Scienca Revuo.
 
ISAE fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita kiel asocio ĉe la Nederlanda komerca ĉambro, kun sidejo en Roterdamo.
 
ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Kiu emus fake verki aŭ alimaniere subteni la scienca agadon de la asocio, vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship
 
La Estraro de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)
 
José Antonio Vergara (CL)
Johannes Mueller (DE)
Mélanie Maradan (CH)
Francesco Maurelli (UK)
Alga Guernieri (IT)

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012