Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pola Retradio en Esperanto: www.pola-r​etradio.or​g_ Tradicio daŭrigata

Detaloj
La 4-an de aprilo 2014 pasis la 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio realiganta ĉiutagajn E-elsendojn kadre de la Eksterlanda Programo de la publika Pola Radio. Dum pli ol 51 jaroj PR disponigis ĉiutage al la mondo de la duonhora ĝis la trihoraj Esperantlingvaj programoj. La elsendoj ĉesis komence de 2011.
Nur kun kelktaga ŝovo,  pro la instigoj de la fidelaj aŭskultanoj, ĉefe tiuj fokus­iĝintaj ĉirkaŭ Facebook-grupo Amikaro de E-redakcio de Pola Radio – la varsoviaj E-elsendoj plufunkcias ĉe www.pola-retradio.org. Ne plu kadre de la oficiala strukturo. Ilian ekziston ebligas financa kaj morala subteno de la aŭskultantoj-donacintoj, kies nomoj kaj kontribuoj troviĝas ĉe la paĝo. La celo de la varsoviaj E-elsendoj estas ĉerpante el la plej bonaj tradicioj de la malnova, “patrina” redakcio daŭrigi la informan kaj parolan servon al la vasta E-komunumo. La elsendoj aŭdiĝas du fojojn semajne disponig­ante al la E-parolantoj ĉ. 25-minutajn originalajan elsendojn. Ekde aprilo/majo 2013 la elsendo­platformo de Pola Retradio en Esperanto – reference al la spertoj de  E-Redakcio de Pola Radio – ne nur ebligas aŭskulti la unuopajn elsendojn kaj ilin elŝuti. Elektitaj eroj – kiel novaĵoj, sciencaj informoj, felietonoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj de la paĝo. Tiu servo servas lernige kaj klerige por komencantaj kaj malpli spertaj lingv­okontanoj. Laŭ propono de aŭskultantoj aldoniĝis rubriko Antaŭ la mikrofono, kiu aparte listigas interparolojn kun la antaŭ­mikrofonaj gastoj de la Redakcio. Arkivo ebligas aŭskulti unuopajn elsendojn de la Pola Retradio ekde ĝia kreiĝo, pli ol 300. Multe helpas la paĝa serĉilo.
La lasta E-elsendo de la varsovia Pola RetRadio liganta al la 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj estis la ĉeftemo de la datrevena, 322-a elsendo de la Pola Retradio. En porokaza ampleksa programero tiu temo estis traktita per antaŭmikrofonaj intervenoj de kelkaj el la malnovaj kaj dukaze ankaŭ aktualaj redaktoroj de la varsoviaj E-elsendoj: Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Nia aparta gasto estis la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller – en kies e-ista biografio E-Redacio de Pola Radio havas apartan rolon.  
Aŭskultu la programojn de Pola RetRadio en Esperanto mem kaj aŭskultigu aliajn. Ni anticipe dankas pro subteno ĉe uea-konto: vars-t, pro  rimarkoj kaj opinioj pri nia laboro.La Redakcio atendas informojn pri la eventoj ankaŭ en via LA-informiloj.
 
E-Skipo de la Pola Retradio

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012