Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Esperanto-Televido "ETV" en Aŭstralio - ekde la 5-a de aprilo!

Detaloj

Oficiala lanĉo de la interreta Esperanto-Televido "ETV" okazos en Sidnejo, morgaŭ, sabaton la 5-an de aprilo 2014!

La unua elsendo de ETV – kun tri-hora programo – okazos en Nov-Jorko je 02:00 - Rio de Janeiro (03:00) - Londono (07:00) - Varsovio (08:00) - Najrobo (09:00) - Moskvo (10:00) - Nov-Delhio (11:30) - Ĝakarto (13:00) - Tokio (15:00) - Sidnejo (17:00).

Kompreneble post tiu unua ETV-elsendo oni povas spekti la programon senĉese, eĉ du horan novan programon ĉiusemajne!

La nova televid-kanalo estos elsendita per alt-rapida interreto kun IPTV-teknologio, ebliganta bildo-larĝon kun 1080 pikseloj (bilderoj, bildopunktoj). Ĝi estos disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan interretan konekton: televidiloj, tablaj kaj tabul-komputiloj, telefonoj kun androjdo aŭ iOS, ktp.

La enhavo estos plejparte en Esperanto, kaj konsistos el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ “zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo."

La nova elsenda kanalo “Esperanto TV” laŭplane celas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis fluparolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

“Esperanto TV” estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios.

La teamo malantaŭ ETV:

- Richard Delamore (ĉefo de produktado, redaktoro)
- Marina Lobanova (merkatikaj aferoj)
- Dmitry Lushnikov (partnera produktisto)
- Smoliakov Roman (filmado)
- Robert Poort (oficiala reprezentanto)

Centraj adresoj:

- Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.
- http://esperantotv.net/

- Informriĉa paĝo pri la projekto de Aŭstralia ETV: https://www.facebook.com/LaEsperantoTV
- Informoj, komunikaĵoj, kaj materialoj pri kunlaboro: http://www.actingaustralia.com.au
- Retejo de la firmao kun la elsendoj: http://www.istreamstudios.tv


Szilvási László

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012