Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Kvarono de la plurlingvuloj komprenis Esperanton

Detaloj

Kvarono de la plurlingvuloj komprenis Esperanton (ĉe la ĵusa Polyglot Gathering en Berlino)

Kutime ni Esperanto-parolantoj estas ekstrema malplimulto en la socio.
Oni povas taksi, ke ĝis nun troviĝas nur unu parolanto de Esperanto
inter mil parolantoj de la angla lingvo (kiel fremdlingvo). Nur 0,1
procentoj...

Jam estis klare, ke tiu procentaĵo estas pli alta ĉe homoj kun pli da
lingvo-scio. Eble inter cent homoj kun du (naciaj) fremdlingvoj troviĝas
unu, kiu parolas aldone Esperanton. Jam pli bone, 1 procento....

Ĵus okazis la dua "Polyglot Gathering" en Berlino.
http://polyglotberlin.com/
Partoprenis tiun renkontiĝon por multlinguloj entute proks. 350 homoj.
El ili 320 informis, ke ili povas/pretas sekvi prelegon en la angla
lingvo, kaj proks. 80, ke ili povas sekvi prelegon en Esperanto, do unu
kvarono. Verŝajne escepta okazo, ke Esperanto havas ekster Esperantujo
tiel altan proporcion de unu el kvar.

Estas certe, ke la renkontiĝo konatiĝis pli multe en (ĉefe junularaj)
Esperanto-rondoj, do ili verŝajne allogiĝis pli multe. Sed estas
konstateble, ke ankaŭ iuj multlingvuloj sen aparta ligiĝo al la
Esperanto-komunumo parolas almenaŭ baze Esperanton.

Dum la renkontiĝo oni cetere aŭdis ĉefe tri lingvojn en la koridoroj: La
anglan, la germanan kaj Esperanton. Kaj, ni konsciu, Esperanto ne havas
la trian lokon laŭ la lingvoscio - la statistiko notas pli ol kvin
lingvojn inter la angla kaj Esperanto, ekz. la francan, hispanan,
rusan... Estas eble tiel, ke la Esperanto-parolantoj pli bone konas kaj
retrovas unu la alian. Kaj ankaŭ tiel, ke por ili Esperanto ofte estas
tre flua lingvo, kiu bezonas plu preskaŭ neniom da peno. (Ja en enketo
ĉe Facebook du trionoj de la homoj parolantaj Esperanton dum pli ol kvin
jaroj indikis, ke Esperanto estas ilia plej bona fremdlingvo.)

Se vi serĉas ion por kritiki: La retejo estas verkita nur en la angla
lingvo. Hororo por la ĝisosta Esperantisto... :-)
Des pli imprese, ke tiom da Esperanto-parolantoj ĉeestis kaj kunagis.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012