Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Esperanto funkcias!

Konkurso por nova esperanto.net

Detaloj

============================================================


Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 636
2016-09-26
============================================================

KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET

UEA lanchas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de 3 000 EUR.

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ghi: moderna ideo, alloga lingvo.

Kion?
La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni ghin, kiel partopreni la komunumon, kaj kiel ighi "Amiko de Esperanto". La baza ideo videblas che http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas libere uzi partojn de ghi por krei vian propran version. Ghi povas havi pli au malpli da enhavo/rubrikoj lau tio, kio lau vi taugus.

Kiel?
Por partopreni, kreu retejon en Esperanto.

Kia ghi estu?
La strukturo estu tia, ke:
   ghi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
   ghi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
Rilate al la aspekto, ni konsideros:
   la gheneralan belecon kaj agrablecon
   la implicitajn mesaghojn: moderneco, diverseco, amikeco
La informoj en la retejo estu:
   bone organizitaj
   allogaj
   diversaj (filmetoj, fotoj, formularoj, tekstoj)
La administrado estu:
   farebla de ne-komputilistoj
   facile ghisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
   diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
   facile tradukebla
La retejo devus esti optimumigita al serchiloj:
   la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj

Pri tekniko:
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) char ghi devus funkcii sur la serviloj de UEA.
Se la retejo uzas Drupal, prefereble uzu 8.1.x
Se la retejo uzas Wordpress, prefereble uzu 4.6.x
Se la retejo uzas Jomla, prefereble uzu 3.6.x
Se la retejo uzas symfony, prefereble uzu 2.7.x
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi. 

Reguloj:
La limdato por prezenti vian proponon estu la 17-a de oktobro je la 14-a horo lau la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo. 
La Estraro de UEA konsideros chu la proponita retejo atingis pli bonan rezulton ol provo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la gajninton de la premio. Se ghi ne atingos tiun nivelon, la konkurso/konkurado estos nuligita. 
La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto. 
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn au por sendi vian proponon skribu al Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin.. Por travidebleco kaj por helpi la informfluon, ni uzos la baldau oficiale lanchotan forumon che forumo.esperanto.net por respondi al la demandoj.
                       * * * * *

Komento (0) Vizitoj: 626

Kvarono de la plurlingvuloj komprenis Esperanton

Detaloj

Kvarono de la plurlingvuloj komprenis Esperanton (ĉe la ĵusa Polyglot Gathering en Berlino)

Kutime ni Esperanto-parolantoj estas ekstrema malplimulto en la socio.
Oni povas taksi, ke ĝis nun troviĝas nur unu parolanto de Esperanto
inter mil parolantoj de la angla lingvo (kiel fremdlingvo). Nur 0,1
procentoj...

Jam estis klare, ke tiu procentaĵo estas pli alta ĉe homoj kun pli da
lingvo-scio. Eble inter cent homoj kun du (naciaj) fremdlingvoj troviĝas
unu, kiu parolas aldone Esperanton. Jam pli bone, 1 procento....

Ĵus okazis la dua "Polyglot Gathering" en Berlino.
http://polyglotberlin.com/
Partoprenis tiun renkontiĝon por multlinguloj entute proks. 350 homoj.
El ili 320 informis, ke ili povas/pretas sekvi prelegon en la angla
lingvo, kaj proks. 80, ke ili povas sekvi prelegon en Esperanto, do unu
kvarono. Verŝajne escepta okazo, ke Esperanto havas ekster Esperantujo
tiel altan proporcion de unu el kvar.

Estas certe, ke la renkontiĝo konatiĝis pli multe en (ĉefe junularaj)
Esperanto-rondoj, do ili verŝajne allogiĝis pli multe. Sed estas
konstateble, ke ankaŭ iuj multlingvuloj sen aparta ligiĝo al la
Esperanto-komunumo parolas almenaŭ baze Esperanton.

Dum la renkontiĝo oni cetere aŭdis ĉefe tri lingvojn en la koridoroj: La
anglan, la germanan kaj Esperanton. Kaj, ni konsciu, Esperanto ne havas
la trian lokon laŭ la lingvoscio - la statistiko notas pli ol kvin
lingvojn inter la angla kaj Esperanto, ekz. la francan, hispanan,
rusan... Estas eble tiel, ke la Esperanto-parolantoj pli bone konas kaj
retrovas unu la alian. Kaj ankaŭ tiel, ke por ili Esperanto ofte estas
tre flua lingvo, kiu bezonas plu preskaŭ neniom da peno. (Ja en enketo
ĉe Facebook du trionoj de la homoj parolantaj Esperanton dum pli ol kvin
jaroj indikis, ke Esperanto estas ilia plej bona fremdlingvo.)

Se vi serĉas ion por kritiki: La retejo estas verkita nur en la angla
lingvo. Hororo por la ĝisosta Esperantisto... :-)
Des pli imprese, ke tiom da Esperanto-parolantoj ĉeestis kaj kunagis.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Komento (0) Vizitoj: 1385

Subtenu proponon enkonduki E-on kiel subtenatan lingvon por la Office-programaron kaj Windows

Detaloj

La entrepreno de la s-ano Dietrich Weidmann (Tiu ĉi e-poŝtadreso estas protektita kontraŭ spam-robotoj. Vi devas ebligi JavaScript por vidi ĝin. ), Allsprachendienst Esperanto GmbH, submetis al Microsoft proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la Office-programoj kaj Windows kaj ni petas nun, ke plej eble multaj uzantoj subtenu la proponon per simpla 3-foja vochdoo, tiel, ke Microsoft serioze konsideros la aferon. Partoprenu la baloton: http://office.uservoice.com/forums/285186-general/suggestions/7186982-esperanto-support-for-orthography-and-grammar-for

 

Rimarku, ke chiu retposhtadreso havas 3-foje vochdoni (ili donas 10 vochdonojn por chiu retposhtadreso, sed tiu povas vochdoni maks. tri-foje por unu sama ideo).

Vi kaj bonvolu favore voĉdoni por la propono kaj, se eble, samtempe bonvolu ŝatigi la proponon en fejsbuko au tvitero. Se eblas al vi, bonvolu plivastigi ankau tiun chi mesaĝon al ĉiuj viaj geamikoj kaj konatuloj rete.

Amike,

Fernando Maia Jr., post mesagho de Didi Weidmann

Komento (0) Vizitoj: 1925

Justa komunikado dum 2014 kaj 2015

Detaloj

La laboro pri Esperanto kiel ilo por justa komunikado plueniras. Jen la emblemoj por ĉi- kaj sekvont-jare.

 

 

Vi ankaŭ povas trovi ilin por elŝuti en la Dosiera arkivo sub ĉefmenuo Enhavo. Iu demandis al mi pri tiuj bildoj antaŭ kelkaj semajnoj, sed nun mi trovis ilin. Aŭ vere, ili trovin min.

Komento (0) Vizitoj: 1788

Novan, pli rapidan servilon por Esperanto-​TV!

Detaloj
Novan, pli rapidan servilon por Esperanto-TV!

Esperanto-TV, ETV, estas projekto por distribui altkvalitajn Esperantajn filmojn per moderna interreta teknologio. La projekto startis en aprilo 2014, ekde tiam produktis kaj distribuis multajn filmojn (averaĝe ĉirkaŭ 30 minutojn ĉiutage). La elsendoj estas atingeblaj en senstopa reĝimo ĉe http://www.esperantotv.net, kie estas deponataj kaj spekteblaj ankaŭ la antaŭaj filmoj.

Esperanto-TV petas vian helpon

La nuna, unua, enkonduka fazo de la projekto sukcesis, fakte ĝi jam ricevas kunlaboraĵojn de la tuta mondo kaj la kanalo estas pli kaj pli konata. Tiu fazo estas ankoraŭ youtube-stila, por ebligi la spektantojn ĝui la programaron sen problemoj de elsendo aŭ tempo.

En la dua fazo ETV iĝos la vera servo, pro la ebleco rekte elsendi materialojn kaj gravajn eventojn, kiel ekzemple naciajn kaj internaciajn kongresojn. - En la dua fazo, fakte, la televid-kanalo estos elsendata per tre rapida Interreto kun IPTV-teknologio, spektebla ne nur per komputilo sed ankaŭ per novaj televidaparatoj kaj poŝtelefonoj. La tria fazo celas resume instingi la kreskon de la Esperanto-filmindustrio kaj kinarto.

La unua fazo estis atingita per la propraj fortoj de la skipo, sed la sekva fazo ne estas same atingebla pro pli pezaj kostoj - kaj la skipo de ETV turnas sin al vi kun peto de helpo akiri propran servilon - anstataŭ la ĝis nun luata malnova aparato.

Detaloj ĉe la alvoko estas legeblaj ĉe:
https://www.indiegogo.com/projects/servilo-por-esperanto-tv-server-for-esperanto-tv

Dankon pro via helpo kaj kontribuo.


------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Komento (0) Vizitoj: 1866

Novaĵo por vegetaranoj kaj veganoj

Detaloj

Estas lanĉita la retejo “Bonan Apetiton” – nova projekto de E@I pri
vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto.
Legu pli en la maja kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo
La balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/05/235ei/

Komento (0) Vizitoj: 1850

Pli ol 5000 elŝutoj de la esperanta lingvopakaĵo de Joomla!

Detaloj

Ekde la publikigo en julio 2012 de la unua versio de la lingvopakaĵo de Esperanto por la enhavmastruma sistemo Joomla 2.5.6, mi ne plu pensis multe pri ĝi. Troviĝas tiom da farendaĵoj, kiel tradukoj de diversaj etendaĵoj, testado kaj aliaj aferoj ktp, ke mi nur rigardis la elŝutpaĝon de la lingvopakaĵo hodiaŭ ĉar mi prilaboras la novan inform-retejon por Esperanto en la sveda.

Estis malgranda ŝoko vidi la nombron - 5 063 elŝutoj! Vi devas noti ke ne temas pri vizitoj al la paĝo, sed pri homoj kiuj vere serĉis kaj sekvis ne tute memklaran vojon por trovi la paĝon por elŝuti. Kaj ke, ĝis nun, pli ol 5000 homoj elŝutis la dosierojn kiujn oni povas aldoni al Joomla-retejo por esperantigi ĝin. (Ne esperantigi la enhavon, sed la bazan informon en la paĝaro.)

Fakte, mi nun reiris al la paĝo por kopii la urlon kaj konstatas ke du pliaj elŝutoj okazis dum la lastaj horoj. Evidente mi devas trovi tempon por finfari la versiojn 2.5.16 kaj 3 de la lingvopakaĵoj.

Tio estis ege bona kvitanco ke Joomla estas taŭga elekto por la svedaj esperantaj retejoj, ĉar multaj aliaj esperantistoj ankaŭ uzas Joomlan. Tio ankaŭ trankviligas min, ĉar ne estis sencelaj la centoj (eble miloj) da horoj kiujn ni uzis por traduki la programon.

Komento (0) Vizitoj: 1998

Subkategorio

   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012