Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

UEA atentigas pri la Eŭropa Tago de la Lingvoj

Detaloj

Saluton, 

la unua Eŭropa Tago de la Lingvoj okazis je la 26-a de septembro 2001, kiel ĉefevento de la Eŭropa Lingvojaro. Ekde tiu momento oni festas tiun tagon ĉiujare por atentigi pri la graveco de multlingvismo en multlingva kaj multkultura Eŭropo.

Kvankam tutmonda asocio, UEA subtenas tiujn strebojn en Europo, la historia lulilo de Esperanto, kie ankorau multaj homoj suferas pro lingva diskrimnacio kaj lingva maljusteco. Konscio pri la graveco de lingvoj en la homa vivo, kaj interesiĝo pri lingvolernado kaj kultura diverseco, estas fundamentoj ankaŭ por nia laboro.

UEA petas la landajn, regionajn kaj lokajn grupojn laŭeble aranĝi eventon aŭ partopreni eventojn de aliaj organizaĵoj. Laborante ni nepre atentu pri la celo de la tago, do absolute ne taŭgas fari troajn postulojn rilate al la funkcio de Esperanto en la EU.

Se ni mem aranĝas eventon ni ekz. povus trakti lingvojn lude, prezenti minoritatajn lingvojn de Eŭropo, prezenti Esperanton kiel kultura valoraĵo aŭ simile. Vizitante eventojn de aliaj organizaĵoj ni povus atentigi pri la graveco de lingvolernado, ni povus atentigi ke povus esti tre utile lerni la lingvon de najbara ŝtato kaj ni povus averti ke ni ne havu nur unulingvan Eŭropon.

Martin Scháffer
Ĝenerala Sekretario de UEA

http://ec.europa.eu/languages/events/2014/2509-florence_en.htm

http://ec.europa.eu/languages/events/2014/2010923-ell_en.htm

http://edl.ecml.at/Portals/33/documents/flyer/EDL-flyer-EN.pdf

http://www.coe.int/t/dg4/linguistic/JEL_en.asp

http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/ctl/Edit/mid/3439/language/en-GB/Default.aspx

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012