Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Informplena renkontiĝo

Detaloj

La klubo en Gotenburgo kunvenis en ejo de Vuxenskolan dimanĉe la 24-an de Novembro. Post mallonga enkonduko kun kelkaj vortoj de la prezidanto pri la graveco pripensi - kaj poste agi - pri la baroj kontraŭ renkontiĝoj kun homoj de multaj ekstereŭropaj landoj. Se ne eblas inviti kaj gastigi ilin ĉe ni, necesas teni kontaktojn kaj viziti ilin.

Bo Sandelin prezentis sian novan libron "Esperanto. Drömmen om ett världsspråk" kun kelkaj komentoj pri esplorado por trovi faktojn.

Nia gastpreleganto Johannes Marainen (kies korekta samea nomo mi bedaŭrinde ne kaptis) rakontis pri siaj spertoj kiel infano, kiu ne estis permesata libere uzi sian lingvon kaj frue devis forlasi sian familion pro studoj. Li sprite rakontis pri nekompreneblaj aferoj, kiuj renkontas homon de alia kulturo en nia socio - eĉ kiam la homo laŭleĝe estas denaska svedo.

Pro la iom plena programo la kafumado daŭris "kromhore" kun intensa diskutado. Entute 23 personoj, klubanoj kaj gastoj, partoprenis.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012