Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

El Gotenburga horizonto

Detaloj

Fruaŭtuna renkontiĝo en la Rozĝardeno

Merkrede la 28-an de aŭgusto dekdu personoj kolektiĝis en la Rozĝardena kafejo de Trädår’n, proksime al la centra stacidomo. Ni kafumis, babilis, raportis de someraj eventoj kaj diskutis kio okazos en la klubo dum la aŭtuna semestro.

Plej proksime estas informtagoj en du urbopartoj kaj la Librofoiro, kie ni tradicie havos standon en la Internacia placo. Temas pri informlaboro dum kvar tagoj, entute 32 horojn, kaj la evento postulas kunlaboron de - niamedie - konsiderinda grupo da membroj.
Post la renkontiĝo kelkaj de ni promenis en la ĝardeno, ĝuante ankoraŭ florantajn rozojn.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012