Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Kunveno en Språkkaféet

Detaloj

 

La 6-an de Februaro la gotenburga klubo kunvenis por babili en Språkkaféet. De Andreas Nordström venis raporto, ke estis agraba kunveno kun naŭ partoprenantoj. Ne estis multaj gastoj en la kafejo posttagmeze kaj unu de la aliaj gastoj venis por demani pri la lingvo kaj la flago. Do, la kunveno vekis intereson. La partoprenantoj volas daŭrigi kunvenojn unufoje monate en la kafejo. Dum la unua tempo sen propra ejo la kubo kunvenis kelkfoje en la kafejo vespere, sed tiam estis tro brue por bone sekvi la diskutojn. Posttagmezajn kunvenojn espereble donos pli bonan rezulton.

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012