Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Lumfesto en Gotenburgo

Detaloj


 

La ĉijara Lumfesto en Gotenburgo okazis en 12-12-12, do speciala dato. Al la kunveno ĉe Helfrid en Torslanda venis, spite al la vintra vetero kaj sekvaj malfruoj, membroj eĉ de Gråbo (Siv kiu fotis) kaj Onsala (Francisco, kiu diskutis la grandecon de la itala kuko kun Anita). Endome atendis brulvinon. Ni estis ok personoj, ideala nombro por lingva ludo 'Tabuo' kiu distris nin post kafumado kun internacia temo. Ni manĝis 'lussebulle' kaj piprokukojn svedajn, grandegan italan fruktokukon kaj turkan baklavon. Iom pli spertaj, neplanite kaj iom limigite, priskribi vorton la gastoj dankis al Helfrid kaj eliris por kapti busojn urben.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012