Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Kiel funkcias?

Detaloj

Kiu estas membro en la Diskutejo?

Ĉi tie nur estas membroj de EsperantoSvedio, neniu eksterulo havas aliron al la Diskutejo.

Eĉ troviĝas partoj nevideblaj por membroj, kie ekz nur la administrantoj de la retejo, specifaj estraroj k s povas vidi kaj skribi noticojn.

 

Strukturo de la Diskutejo

La Diskutejo konsistas el kelkaj diverstemaj "forumoj". Forumo estas aparta parto de la tuta diskutejo, kiel "Projektoj" kaj "Movado".

Sub ĉiu forumo troviĝas kelkaj sekcioj. Sekcio estas ĝenerala apartigo de la forumo. En la forumo Projektoj troviĝas ekzemple "EsperantoSverige", "Sveda esperantokongreso" kaj "Bokmässan". Ili estas tute apartaj aferoj kun sia propra loko.

Ene de ĉiu sekcio troviĝas kategorioj. La sekcio Sveda esperantokongreso ekz havas kategoriojn kiel Loĝado, Kongresejo, Varbado kaj Kongresanoj.

La tuta strukturo estas radika, tiel ke oni difinu pri kio oni skribos aŭ legos.

 

La diskutoj okazas per Noticoj

Ene de sekcioj kaj kategorioj troviĝas la mesaĝoj de la diskutantoj - la Noticoj.

Notico estas kvazaŭ eta retpoŝto en si mem. Ĝi havas rubrikon, tekston kaj vi sendas ĝin kiam vi finskribis. Notico estas sendata al la forumo, tiel ke ĉiuj forumanoj povas legi kaj respondi al ĝi.

Kiam okazas longedaŭraj diskutoj kun pluraj partoprenantoj estas ege bone havi la diskuton en tiu ĉi formo. En retpoŝtlisto vi povas perdi mesaĝojn, novuloj alvenas kiuj ne konas la komencon de la diskuto ktp. En forumo la tuta diskuto restas kaj oni povas reiri kaj legi kiam ajn kaj kiom ofte plaĉas.

 

Pluraj manieroj komuniki

Oni ne nur povas komuniki per vortoj. Se iu persono plaĉas al vi, vi povas doni "bonan karmon" al ĝi pere de plus-signo. Se persono ĝenerale estas stulta kaj ĝena, vi povas donaci "fian karmon" pere de minus-sign.

Se unuopa notico plaĉis multe al vi, vi povas donaci Dankon pro la mesaĝo. Ĉiuj kiuj dankas estas menciitaj sub la mesaĝo.

Se kontraŭe, kiam homo verkis ofendan aĉaĵon, vi povas denunci la noticon. Se la persono estas malafabla la administrantoj povas bloki ĝin daŭre aŭ dum mallonga tempo.

 

Ĉu interesa enhavo?

Tio nature dependas de la forumanoj, sed se temas pri demando aŭ propono, eblas starigi voĉdonon anstataŭ havi amase da "Ankaŭ mi"-noticoj.

Tiamaniere eblus por laborgrupoj kaj eĉ estraroj havi decidan proceduron pere de sia forumo.

Ege interesa enhavo povas esti kopiita por krei memstaraj artikoloj aŭ blogeroj, legeblajn por la ĝenerala publiko.

 

Ĉu vi ankoraŭ havas demandojn?

Vi povas demandi en la forumo "Bv komenci ĉi tie unue - pri la forumo". Tie estas sekĉio Proponoj kaj demandoj. Legi ĉu alia jam demandis. Se ne, vi povas mem skribi noticon kaj demandi.

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012