Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Pri EsperantoSverige

Revision av hemsidan påbörjad

Detaloj

Den sedan länge utlovade uppdateringen och föryngringen av EsperantoSverige har nu påbörjats. Exakt vad det innebär och hur den kommer att se ut vet vi först när vi är klara.

En del menyer och funktioner försvinner helt och hållet därför att de inte har använts. Vissa av dessa funktioner flyttas till andra sidor. Projekt kommer t ex att flyttas till Intere.se.

Klubbsidorna kommer att få ett nytt och enhetligt utseende med presentation och kontaktuppgifter. De klubbar som så önskar kommer att få en sk gruppblogg där flera kan skriva inlägg i klubbens namn. Alla klubbar kommer att presenteras, men bara de som önskar kommer att kunna skriva själva.

Hela artikelfunktionen kommer att förändras och förenklas. 

Kalendaro kommer att vara kvar utan någon förändring.

Komento (0) Vizitoj: 2671

Vi behöver dina åsikter!

Detaloj

Nu är det dags att starta omvandlingen av EsperantoSverige på allvar. Efter tre års tester har vi hunnit få en del frågor och idéer, men inte så många så att vi egentligen vet vad våra besökare har nytta av och vill ha. Nu har du chansen att önska, tycka eller bara lyckönska oss i arbetet. Använd gärna formuläret under huvudmenyns Aktuale -> Kontakto. Det går också att diskutera saken i Diskutejo på intere.se eller kontakta administratörerna privat.

Vår ursprungliga ambition var att bjuda in alla olika delar av esperantorörelsen att samla sig på en gemensam yta. Att helt enkelt göra det lättare för folk att snabbt hitta relevant info och inte behöva hoppa runt mellan flera olika hemsidor. Ambitionen var också att ge utrymme för klubbarna att visa upp sig och sin verksamhet, samt samarbeta över gränserna för att göra SEF till något mer än en isolerad styrelse som ska försöka representera enskilda och klubbmedlemmar mot omvärlden. Det har inte lyckats så väl som vi hoppades, men i grund och botten består den ambitionen. Trots att vi har ca 15 redaktörer i de klubbar och organisationer som ändå är med, använder sig långt ifrån alla av denna möjlighet. Det måste bli lättare att använda ES.se. Eftersom finansieringen inte längre är något större problem, är vi friare att använda tjänster som kostar en slant för att göra sidan mer tillgänglig.

Tanken är därför att dra ner på ambitionen utan att förlora innehåll. Eftersom hela hemsidan kommer att omvandlas, så arbetar huvudadministratören för tillfället utifrån hypotesen att klubbsidorna, åtminstone till en början, får ett enklare och mer enahanda utseende med tre huvudsakliga innehållstyper; info om klubben och dess verksamhet, blogg samt kontaktuppgifter. Aktivare klubbar med fler behov kommer att kunna få mer, men utgångspunkten blir en standardiserad modell som är lätt för våra funktionärer att hantera. Därmed kan vi också lägga upp info om grupper och klubbar som inte uttryckligen vill ha en egen hemsida. Erfarenheten nu visar att nytillkomna medlemmar är förvånade att det inte finns mer info, och inte heller info om alla klubbar och grupper.

Av funktionerna är Kalendaro en viktig del som fungerat bra och dessutom drar till sig besökare. Den blir kvar i ungefär samma utförande. Kontaktformuläret kan komma att förändras. Den stora förändringen kommer mest att upplevas av redaktörerna, eftersom vi försöker bestämma oss för ett bättre sätt att hantera innehåll för medarbetare. Det finns flera att välja på, därför är vi tacksamma om du förmedlar vad du önskar och förväntar dig när du besöker den här hemsidan. Det hjälper oss att välja rätt från början.

För dig som är seriöst nyfiken på vad som komma skall, går det att tjyvkika på esperantonordio.org/nova. För att vara förberedda på en eventuell succé köpte vi en gång domänen esperantonordio.org, men den används bara för administrativa syften än så länge. Som t ex utveckling av kommande reguljära EsperantoSverige.

 

 

Komento (0) Vizitoj: 925

Septembra raporto pri EsperantoSverige

Detaloj

Oftaj gastoj jam rimarkis ke EsperantoSverige malvigliĝis dum la somero. La ĉefa administranto estis tute okupata pri privataj kaj urĝaj aferoj* . Jam kelkaj servoj malbone funkcias, sed renovigo de la paĝaro okazos.

Post pluraj malĝojigaj testoj per aŭtomataj iloj renovigi la retejon, mi konstatas ke mi devas permane fari grandan laboron denove. Tio urĝas nun kaj mi jam komencis plani la aferon. Revenu ĉi tien por pli da informoj pri tio dum la venontaj semajnoj.

Tamen, la centraj funkcioj kaj la aktiviloj ĉe intere.se daŭre funkcias.

Se vi havas demandojn, ideojn aŭ volas raporti pli da nefunkciantaj aferoj, bonvolu kontakti nin per la kutima Kontaktilo.

(* Stella translokiĝis al alia parto de la lando dum la somero kaj ankaŭ movis sian 84-jaraĝan patron al tiu nova hejmo por povi helpi lin per ĉiutagaĵoj. La domo estas malnova kaj dekomence postulas diversajn zorgojn. Laboro por restaŭri la retejon daŭrus almenaŭ tutan semajnon, se oni povas labori seninterrompe, kio ne eblas dum la nunaj cirkonstancoj. Do, tiu ĉi grava tasko daŭros "iom" pli longe.)

Komento (0) Vizitoj: 3794

Sveda junulara organizo SEJU ekdormiĝonta

Detaloj

La sveda junulara organizo ne plu funkcias. La aktivaj junuloj kunlaboras en la gepatra organizo SEF, aŭ tute ekster la movado. Ĉar la endormiĝinta organizo estas problemo kaj baro por SEF agadi, ni decidis kun la lastaj aktivaj junuloj ke ni simple oficiale dormigu SEJUn. Tion ni faros dum la sveda kongreso en Upsalo en Majo. Bv vidi pli sub Eventoj pri tiu aranĝo, kaj en la blogo (Menuo Aktuale -> La blogo) por vidi la alvokon al la jarkunsido de SEJU.

 

Komento (0) Vizitoj: 3072

Nun estas la tempo!

Detaloj

La membreja parto nun sufiĉe bonorde funkcias ĉe la domajno intere.se - se vi iel sukcesis maltrafi tiun ĉi informon ;)

Baldaŭas la prizorgo kaj rekreado de EsperantoSverige. Espereble ĝi povas rapidiĝi iom post purigado de pluraj partoj kiuj ne plu validas aŭ havas funkcion. (Movo de la membreja parto estas vere mensogo. Mi uzis kopion de ESse kaj forigis grandajn partojn por krei la novan retejon. La samo validas pri ESse, ĉar ĉio de la membrejo restas kvankam ĝi ne plu videblas.)

Do, antaŭ tia granda puriga tasko, ni volas scii kion volas vi. Jes, ĝuste vi!

Kiuj partoj nepre restu? Kiuj nepre estu forigotaj? Kiuj servoj kaj funkcioj mankas al vi? Nun estas la tempo rakonti, ĉar post la refaro estas multe pli malfacile igi nin refari la retejon denove dum almenaŭ jaro aŭ io tia.

Vi povas komenti sube aŭ diskuti, kiel ĉiam, en la Diskutejo. Nur memoru ke vi devas ensaluti ĉe Interese por fari la lastan.

 

Komento (0) Vizitoj: 3148

Diskutejo fermiĝos ĉivespere

Detaloj

Raporto baldaŭ noktomezo (6 Feb 2105): Ni rearanĝis la kategorian strukturon de Interese kaj provis (finfine) ordigi la Helpejon en komprenebla kaj uzebla maniero. Nun eblas diskuti kaj aktivi nur en Interese. Antaŭaj membroj ja ankoraŭ povas ensaluti ĉe ESse, sed troviĝas nenio por fari. Nur la redaktoroj kaj simile povas ensaluti por skribi artikolojn. Morgaŭ ni iros al Lesjöfors por prilabori librojn la tutan tagon, do la prilaboro okazos denove dum kelkaj horoj dimanĉe, kaj poste fine de la semajno. Ni esperas ke vere ne troviĝas problemoj, sed bonkore, se vi trovas ion, tuj kontakti administranton per kokntaktformularoj aŭ eĉ pli bone, ensalutu ĉe Intere.se kaj kontakti nin tie.

Raporto je la 4a posttagmeze la 6an: Tuta rekonstruado de la kategoria strukturo. Ĉar ĝi plejparte estis mikso de la unua testretejo ĝis la nuna ESse kun ĉiuj membroorganizoj kun niveloj por kluboj, ties redaktoroj ktp, la grandparto estas for. Nova strukturo kiu spegulas la bezonojn de Interese estas kreata. Mi prilaboras tion, kaj Anita alvenis kaj ni sidas flank-al-flanke kun komputiloj. Ŝi ĉefe rekreas la Helpejon kiu estis peza problemo ekde kiam nia respondeculo pri tio foriris antaŭ pli ol jaro.

Raporto je la 4a matene: Purigado dum horoj. Senĉesa forigado de svedaj aferoj, arkivigitaj kaj malnovaj artikoloj, moduloj, kromaĵoj kaj ĝisdatigo de etendaĵoj.

Por membroj eblas ensaluti ĉe intere.se por komenci alkutimiĝi. Ĉio kio videblas funkcias, sed la retejo estas daŭre fermita ĉar ankoraŭ nepras kelkaj horoj da ŝanĝoj, ĝisdatigoj kaj movado de tekstoj. Espereble tiuj kiuj ofte uzas la Diskutejon komprenas kial mi devis fari tiom grandajn ŝanĝojn - Svedio ne plu estas la plej grava afero...

Raporto je 21h24: Savkopiado pretas. Aliro al Diskutejo kaj Rapidmesaĝoj ne eblas. Verki artikolojn jes funkcias.


La laboro disigi la publikan parton de EsperantoSverige kaj krei apartan retejon el la membroparto komenciĝos ĉi-vespere, la 5an de Februaro.

Tio signifas ke la tuta retejo estos fermita dum eble 30 minutoj por savkopiado kaj kelkaj etaj ŝanĝoj por kaŝi la membrejan parton. Tio okazos iam inter la 20a kaj 22a horoj.

Post tiu mallonga malŝalto, la membropartaj aferoj, alireblaj tra la supra ĉefmenuo, NE FUNKCIAS DUM LA NOKTO kaj ĝis iam morgaŭ posttagmeze ĝis vespere.

 

Se la tuta disigo fiaskos, tuta EsperantoSverige remalfermiĝos morgaŭ, kiom eble plej rapide post decido pri tio.

Se la disigo sukcesos, ESse denove estos malfermita por forigo de ĉiuj membroj sen aparta funkcio en EsperantoSverige. Administrantoj, redaktoroj kaj similaj funkciuloj por la retejo restos membroj en ESse por povi fari siajn taskojn tie. Ĉiuj povos ensaluti en la nova membroparto Interese tuj post la malfermo de tiu retejo. Ĉiuj membroj ĉe ESse estos sciigataj per retpoŝto pri la stato kaj tempoplanoj dum la ŝanĝo.

Ni konscias ke kelkaj membroj devas ensaluti ĉe du retejoj, sed post la granda kaj nepra laboro pri disigo kaj ĝisdatigo, ni komencos esplori la eblecojn kunligi la retejojn tiel ke oni nur devas ensaluti en unu loko. Sed ĝis tiam, restos tia malgranda malbonaĵo.

Ĝis morgaŭ posttagmeze!

Komento (0) Vizitoj: 3117

Nova Lingva helpo

Detaloj

La administrantoj malofte aŭdas de la uzantoj pri problemoj, sed kelkfoje mi aŭdis ke la menuo por lingva helpo estas malfacile uzebla. Pro la aktuala laboro disigi la membrejan parton de EsperantoSverige, mi nun kunmetis la ligojn en unu paĝo.

Se ankaŭ tiu novaĵo kaŭzas problemojn en iu maniero, bonvolu komenti aŭ kontakti la administrantojn per la kontaktformularo sub Aktuale.

Komento (0) Vizitoj: 3201
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012