Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Enhavo

  Utan innehåll, ingen hemsida. Här hamnar allt som skrivs på EsperantoSverige. Har du något att skriva om? Jättebra! Gör det!

  Sen enhavo, neniu retejo. Ĉi tie troviĝas ĉiu skribaĵo en EsperantoSverige. Ĉu volas skribi ion? Bonege! Faru!

   

SvEspKon-2015

Detaloj

  Bonvenon al Upsalo, kie okazos SvEspKon-2015 (la Sveda Esperantokongreso 2015) inter la 15-a kaj la 17-a de majo. Antaŭ la kongreso aranĝiĝos seminario pri informado kadre de Aktivula maturigo (AMO).

La kantisto kaj verkisto Mikaelo Bronŝtejn prelegos pri Puŝkin kaj aliaj rusaj poetoj, kaj krome li kantos kaj muzikos por ni. Christer Kiselman, prezidanto de la Akademio de Esperanto, rakontos pri la laboro de la akademio. Pliaj programeroj estas planataj.

Ni kongresos en du diversaj ejoj, ĵaŭde kaj vendrede en la Fjellstedta lernejo, Östra Ågatan 6, kaj sabate kaj dimanĉe en Drabanten, Bangårdsgatan 13, je 100 metroj for de la centra stacio. La distanco inter la du kongresejoj estas ĉirkaŭ 900 metroj.

Alklaku la ligilojn ĉi-dekstre por ricevi pli da informo pri la kongreso.

  Välkommen till Uppsala, där SvEspKon-2015 (Svenska Esperantokongressen 2015) äger rum mellan den 15 och den 17 maj. Före kongressen hålls ett seminarium om informationsarbete inom ramen för Aktivula maturigo (AMO).

Sångaren och författaren Mikaelo Bronŝtejn kommer att hålla föredrag om Pusjkin och andra ryska poeter, och dessutom kommer han att sjunga och musicera för oss. Christer Kiselman, preses i Esperantoakademin, kommer att berätta om akademins arbete. Fler programpunkter är under planering.

Vi kommer att hålla till i två kongresslokaler, på torsdagen och fredagen på Fjellstedtska skolan, Östra Ågatan 6, och på lördagen och söndagen på Drabanten, Bangårdsgatan 13, 100 meter från centralstationen. Avståndet mellan de två lokalerna är cirka 900 meter.

Klicka på länkarna till höger för att få mer information om kongressen.

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (2)

  • Gasto (Martin Strid)

    Permaligo

    Kongrese ni enkonduku novan en espa mondo kutimon chendanci baladon. Feroan baladon Brestiskvæði ni kantu en esperanto. Tiu programero dauros eble duonhoron, la kanto mem nur 20 minutojn. Poste ni provos espereble novan baladon originale en esperanto, pri Valdemar Langlet, jam verkatan. Ghian dauron mi ne scias ankorau, char verkado estas nur en sia komenco.

  • Gasto (Siv Burell)

    Permaligo

    Ŝajnas interese! Bedaŭrinde mi ne povas veni pro 1) malsano de mia edzo 2 ĵus konstatita plantarfasciito (= hälsporre) en mia dekstra kalkano. Sukceson pri via projekto!

Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012