Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Enhavo

  Utan innehåll, ingen hemsida. Här hamnar allt som skrivs på EsperantoSverige. Har du något att skriva om? Jättebra! Gör det!

  Sen enhavo, neniu retejo. Ĉi tie troviĝas ĉiu skribaĵo en EsperantoSverige. Ĉu volas skribi ion? Bonege! Faru!

   

Esperantoprezentado en Gotenburgo

Detaloj

Dimanĉe 27 oktobro Siv Burell kun Ingegerd kaj Lasse Granat faris prezentadon pri Esperanto en la lokaloj de studorganizo Vuxenskolan en Karl Gustavsgatan 15 en Gotenburgo. Invititaj estis novinteresitoj pri Esperanto kune kun la gotenburgaj esperantistoj. La tri novinteresitoj kiuj venis estas la rezulto de nia informado pri Esperanto en Bokmässan fine de septembro. La prezentado konsistis el dialogo inter Siv kaj Ingegerd pri la historio de Esperanto kaj kiel ĝi estas uzata hodiaŭ. Lasse intervenadis kun Esperantaj proverboj. Poste Aino, Anna kaj Margareta rakontis pri ĵusaj personaj spertoj pri la uzebleco de Esperanto kaj fine Inga kaj Birgitta informis pri Esperanto litaraturo kaj gazetaro. Sekvis kafopauzo kaj poste informado pri Esperantokursoj por komencantoj kaj progresintoj. Sume ĉeestis proks. dudek personoj.

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (1)

  • Bone ke vi skribas pri eventoj en Gotenburgo! Nur unu korekto: Estis Aino - ne Aira - kiu rakontis pri UK en Reykjavik.

Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012