Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Enhavo

  Utan innehåll, ingen hemsida. Här hamnar allt som skrivs på EsperantoSverige. Har du något att skriva om? Jättebra! Gör det!

  Sen enhavo, neniu retejo. Ĉi tie troviĝas ĉiu skribaĵo en EsperantoSverige. Ĉu volas skribi ion? Bonege! Faru!

   

Esperantoinformado en la Tago de Kärra

Detaloj

En suna, varma, kaj kiel kutime iom venta, sabato 7 septembro Helfrid, Margareta kaj Andreas deĵoris ĉe nia informtablo dum la Tago de Kärra, periferia urboparto de Gotenburgo. Ni inaŭguris nian novan belan starantan banderolon-flagon kun Esperanto en grandaj literoj. Bedaŭrinde la malica vento ĉiam volis montri la dorsflankon de la banderolo-flago al la publiko, sed ĝi almenaŭ ne sukcesis faligi ĝin. Ĝi staris stabile kun akvosako sur la piedo. Ni ne sukcesis interesigi multajn de la preterpasantoj pri esperanto, sed tamen kelkajn. Do ni daŭrigu semi kaj semi, kiel Zamenhof iam en poemo admonis.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012