Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Enhavo

  Utan innehåll, ingen hemsida. Här hamnar allt som skrivs på EsperantoSverige. Har du något att skriva om? Jättebra! Gör det!

  Sen enhavo, neniu retejo. Ĉi tie troviĝas ĉiu skribaĵo en EsperantoSverige. Ĉu volas skribi ion? Bonege! Faru!

   

Jarkunveno en Gotenburgo

Detaloj

Merkrede la 13-an de Marto ses membroj de la klubo kunvenis en la hejmo de gastama Helfrid Karlsson en Torslanda. Pro lokŝanĝo de aŭtobusa haltejo, ni prokrastis la kunvenon, sed post kvaronohoro la nombro ne ŝanĝiĝis kaj ni komencis trakti la jarkunvenajn demandojn. Ralf Jalming gvidis la kunvenon kaj Arild Mattsson skribis protokolon. Por kontroli ĝin estis elektitaj Siv Burell kaj Aino Åberg.

Post traktado de la estrara jarraporto kaj la bilanco - kiu montras malgajnon de kelkmil kronoj pro informlaboro en kvar urbopartoj kaj la librofoiro - ni decidis enarkivigi la dokumentojn. La postaj elektoj donis la novan/malnovan estraron: prezidanto Anita Dagmarsdotter, kasistino Helfrid Karlsson, sekretario Andreas Nordström kaj ceteraj estrarmembroj Marianne Andersson kaj Francisco Prieto. Anstataŭantoj estas Arild Mattsson kaj Helena Andersson, nova en la rondo. Ceteraj funkciuloj estas: Ralf Jalming kaj Kent Grahn, revizoroj, Aino Åberg, revizora antataŭanto, Siv Burell kaj Aino Åberg, elektoprepara komitato.

Post la kunveno ni ĝuis ĉe la manĝotablo kun fromaĝo, vino, kafo kaj bongusta pomkuko de Aino. Rapide la tempo forpasis dum interparolo pri venontaj kongresoj kaj informlaboro en Gotenburgo kaj Karlstad, ŝercoj kaj memoroj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton
   

Artikoloj en tempa ordo  

   
© EsperantoSverige 2012