Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

19
nov
Stockholm
Tempo 11:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Fanny Tjäder rakontas pri Islando

 

La titolo de la ĉi-merkreda programo estis "Fanny Tjäder rakontas pri Islando". La programo komenciĝis unu horon pli malfrue ol kutime, ĉar Fanny ne povis veni antaŭ la sepa. Tamen la ĉeestantoj jam venis je la sesa, do dumtempe ni manĝis sandviĉojn kaj faris diversajn aferojn - du el la venintoj estis japanaj esperantistoj vizitantaj Eŭropon, kaj ili bonvolis prezenti al ni kelkajn japanajn kantojn el sia kantlibro.

Venis ankaŭ du neesperantistoj al la klubo por aĉeti esperantan lernolibron, kaj tio estis la unua fojo kiam mi sen helpo de aliaj estraranoj prizorgis vendon de libro.

Post ĉi ĉio do venis Fanny, kaj faris prezenton pri Islando (kun bildoj). Mi lernis aferojn kiujn mi ne antaŭe sciis pri kaj islanda historio, kaj islandaj nuntempaj kondiĉoj. Post la prezento de Fanny ankaŭ Ingvar montris bildojn kaj li rakontis iom pri Tajlando. Estis aŭskultinda prezento, kvankam ĝi ne apartenis al la programo. Venis entute ses homoj (ekskluzive de la neesperantistoj, kiuj ja restis dum nur mallonga tempo).

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton