Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

07
jun
Stockholm
Tempo 11:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Zamenhofa Lumfesto

16an de decembro 2015 en Stokholmo

Esperantoklubo de Stokholmo (EKS) dum multaj jaroj aranĝis Printempan Feston en majo kaj Lumfeston en decembro por esperantistoj en la stokholma regiono. Post ĉesigo de la Esperantosocietoj de Väsby kaj Södertörn restas nur unu klubo krom EKS. Tiu estas Laborista Esperantoklubo kiu apartenas al SLEA (Sveda Laborista Esperanto-Asocio).

Ĉi jare oni aranĝis Zamenhofan Lumfeston la 16an de decembro en Solidardomo en Stokholmo por festi kaj Luĉion (13.12) kaj naskiĝtagon de d-ro Zamenhof (15.12). La Luĉia parado konsistis el Luĉio, Luĉia junulino kaj tri koboldoj. Dektri festpartoprenantoj estis regalitaj per kafo/teo, safranaj bulkoj, spickukoj, mandarinoj kaj iom da spicvino. En la kluba kantfolio estis tri novaj kantoj kiujn Tatu tradukis el la sveda. Unu el ili estis ”Tomten” (La Koboldo) de Viktor Rydberg al kiu poemo Anna havis belan melodion. La muzikistoj Anna kaj Gunilla gvidis la kantadon kiu finiĝis per ”La Espero” por honori la memoron de d-ro Zamenhof.

Fotis: Ulla Luin (Ĉiuj sur la bildo permesis publikigon.)

Stokhollma klubo 2015

 

 

 

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton