Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

10
maj
Tempo 18:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Konversacia kluba vespero ĉe EKS 7an de novembro

 

La programo por la 7a de novembro estis "Konversacia vespero". Tio estas la plej simpla tipo de programo: La partoprenantoj kunvenas en la klubo kaj konversacias en Esperanto - ĉu por antaŭenigi sian lernadon de la lingvo, ĉu simple por amikumi.

Krom la respondeculo de la programo (kiu estis mi) venis ĉi-foje tri aliaj partoprenantoj. Unu el ili eĉ estis gasto eksterlanda, el Finnlando. Ni parolis pri diversaj temoj, kaj ankaŭ legis la poemon "Estas mi esperantisto" (tre leginda verkaĵo, cetere).

Mi ankaŭ montris kelkajn filmetojn de la Kongreso de Esperanto en Italujo (kiu okazis aŭguste en Sicilio).

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton