Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

07
jun
Stockholm
Tempo 11:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Halovena pentra festo ĉe EKS 31an de oktobro

Halovenaj maskoj

 

 

La titolo por la programo de la 31a de oktobro estis "Haloveno! Manlaboreta vespero kun Ulrika kaj Fanny".

 

 

Ni precipe faris halovenajn maskojn (Ulrika kunportis blankajn maskojn, kiujn oni povis farbi per propre elektitaj koloroj), sed oni ankaŭ havis la eblon fari propran halovenkarton, aŭ pentri ion sur papero.

 

 

 

Masko de Tatu

Dum la manlaboretado, ni paroletis kaj manĝis iom da dolĉaĵoj. Du el la maskoj kaj unu pentraĵo nun estas videblaj en la montrofenestro de nia klubejo.

 

Mian propran maskon (kukurba vizaĝo kun la koloroj bruna, verda, viola, ruĝa kaj nigra) mi kunportis hejmen. Ĉeestis entute sep homoj.

 

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (3)

  • Ĉu vi ne havas bildojn?!

  • Ho jes, bildoj ja multe pliriĉigus ĉi tiun tekston, mi eĉ ne pensis pri tio. Nun mi fotis la maskon, kiun mi kunportis hejmen, kaj estus bona ideo ankaŭ foti la montrofenestron de la klubejo. Tamen, unue mi devus kompreni kiel fari por aldoni bildon al la teksto. Ĉu eblas aldoni bildon ankaŭ al komento?

  • Dankon Tatu kaj Olof por la bildoj!

Aldoni komenton