Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Ludvespero ĉe EKS la 24an de oktobro

 

Merkredon la 24an de oktobro la programo en Esperanto-Centro estis "Ludvespero kun Fanny, Tatu kaj Ulrika".

Tiam ni kunportis proprajn tabulludojn al la klubo kaj ludis kune. Kelkaj el la ludoj estis en Esperanto (aĉetitaj en libroservoj dum Esperantokongresoj), aliaj estis alilingvaj/senlingvaj ludoj kiujn ni ludis esperante/krokodile.

Estis agrabla kaj amuza vespera programo, kiu daŭris proksimume du horojn. Estis tamen unu problemo: Ne venis iuj vizitantoj por kunludi. La nuraj ludantoj do estis la tri aranĝantoj mem. Ni vidu, ĉu sekvontmerkrede la programo allogos pli da partoprenantoj.

Homoj en tiu ĉi konversacio

Komentoj (4)

  • Amuze! Ĉu kelkaj luduloj venos al la sveda kongreso maje? Ni povos havi ludejon en la ĝenerala salono!:D

    Komento laste redaktita je la antaŭ proksimume 4 jaroj de Elfino
  • Estus ja amuze havi ludadon kiel programeron en la sveda kongreso :) (aŭ en iu ajn Esperanto-renkontiĝo).
    Ĉu oni jam decidis, kie okazos la sekvontjara sveda kongreso? Estas iom malfacile trovi informojn pri ĝi en la reto.

  • Pardonu, ne necesas respondi al mia demando - mi antaŭe ne vidis ke estas informoj pri la kongreso en ĉi tiu retejo (mi serĉis informojn nur en esperanto.se).

  • Ho, tute en ordo! Mi esperas ke estas pli facile trovi la ĝustan informon post la restrukturado de la menuoj. Informo pri la kongreso alvenos iom post iom en la Portalo.

Aldoni komenton