Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Aŭtunaj renkontiĝoj en EC, Stokholmo 2014

Ĉi-aŭtune la Esperanto-klubo de Stokholmo organizis kunvenojn dufoje monate. Antaŭe ni havis programon ĉiumerkrede, do unufoje semajne, sed sufiĉe ofte ni devis havi programerojn kiu ne havis multe da enhavo. Simplaj konversaciaj/interparolaj kunvenoj ja ankaŭ estas agrablaj, tamen kiam estas pli malmulte da kunvenoj estas pli facile plani la programon.

Jen kion ni faris ĝis nun en aŭgusto, septembro kaj oktobro:

31an de aŭgusto: Vizito de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli. La kunvenon partoprenis Ingvar E, Soile L kaj Bertil N.

3an de septembro: Anita D prelegis pri Esperanto en Svedio kaj la reto. La klub-kunvenon partoprenis Jan S, Ulla L, Claes-Göran I, Ingvar E kaj Soile L. Iom malfrue venis ankaŭ brazila esperantisto Alvaro Borges de Almeida Motta el Rio de Janeiro. Li vizitis Stokholmon okaze de Internacia mediprotektada kongreso. Li utiligis samtempe la okazon renkonti svedajn esperantistojn.

17an de septembro: Interparola kunveno kun Tatu L, Soile L, Gunilla A kaj Ingvar E. Origine estis planita kantvespero, sed ĝi estis anstataŭigita per interparola kunveno pro subita problemo.

20an de septembro: Librolabora kunveno kiun partoprenis Ulla L, Kerstin R, Roland Larsson, Bengt Hedlund (nova membro), Neltje B, Bengt N kaj Anna Ritamäki-Sjöstrand.

1an de oktobro: Tatu L rakontis pri somera vojaĝo al Tanzanio/Zanzibaro kaj montris bildojn. Li vizitis nacian parkon kie li fotis multajn bestojn kies nomojn ni apenaŭ sciis, almenaŭ ne esperante. La kunvenon vizitis Jan S, Ingvar E, Claes-Göran I, Neltje B, Ulla L kaj Soile L.

15an de oktobro: Ingvar partoprenis en la Esperanto-kunveno SES (Somera Esperanto-Studado) en Moskvo, kaj raportis pri ĝi. Interalie, tie estis prelegoj kaj prezentoj pri multaj diversaj temoj. Ingvar mem estis unu el la prelegantoj.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton