Bonvenon kara membro!

Ĉu vi volas membriĝi? Uzu la formularon en la paĝo Membriĝi sub la ĉefa menuo EsperantoSverige.

ENIRI

Nästa möte

05
jul
Stockholm
Tempo 18:00

La EKS-blogo

   Ĉi tie ni skribas raportetojn pri kio okazis dum niaj kunvenoj. Plej ofte ili estas nur en Esperanto.

 

PROGRAM mar-apr-maj 2014 (pdf)

EKS-bloggen

   Här skriver vi små rapporter om vad som händer i klubblivet. De är oftast bara på esperanto.

Aktiviteter

  Esperanto-Centro (EC) är vår lokal på Vikingagatan i Stockholm. Den är öppen efter överenskommelse på telefon 08-340800. Vi brukar ha programpunkter varje vecka om esperantostudier, föredrag, brädspel och andra möten - i tvåmånadersprogram som beslutas om på styrelsemöte och publiceras här intill.

Om ingen annan uppgift finns börjar arrangemangen kl 18.

 

Aktiveco

  Esperanto-Centro (EC) estas nia ejo ĉe Vikingagatan en Stokholmo, kaj ĝi estas malfermita laŭ interkonsento per telefono 08-340800. En ĉiu semajno ni kutime faras programajn vesperojn de eo-studoj, prelegoj, bretludoj aŭ aliaj kunvenoj - laŭ la dumonataj programoj deciditaj dum la estrarkunvenoj kaj publikigataj jensube.

Se ne io alia estas skribata, ĉiuj okazaĵoj komenciĝas je la 18-a.

 

Martaj kunvenoj de EKS 2014

Saluton!

Dum kelka tempo ne venis nova raporto pri la agado de Esperantoklubo de Stokholmo, do mi skribis kaj kompilis tekstojn por povi raporti pri ĉiuj niaj lastatempaj kunvenoj en unu sama artikolo:

12an de marto: Dum tiu ĉi merkred-vespero mi (Tatu) rakontis al kelkaj aŭskultantoj pri la bakalaŭra (kandidata) laboro, kiun mi faras nun en la universitato, dum la lasta jaro de mia trijara studprogramo pri lingvistiko. La temo de mia bakalaŭra laboro estas rilata al Esperanto - mi esploras kiel funkcias la lingva temperatursistemo de Esperanto. Tio signifas, ke mi volas scii la signifo-rilatojn inter vortoj kiel "varma", "malvarma", "frosta" ktp kaj esplori kiel oni uzas gramatikon kiam oni parolas pri temperaturo. Temas pri tipo de analizo/esploro kiun oni antaŭe faris pri aliaj lingvoj, sed mi mem ne esploras aliajn lingvojn ol Esperanton (sed mi povas kompari miajn rezultojn al antaŭaj esploroj pri aliaj lingvoj).

La celo de la klubkunveno fakte ne estis informado pri mia esploro, sed kolektado de datumoj por la esploro mem - mi ja bezonas informojn pri la lingvouzo de aliaj esperantistoj ol mi mem. Mi disdonis demandformularon kun demandoj kiujn ni diskutis. La demandoj estis diversspecaj, sed unu ekzemplo estus:

Kiu(j) el la jenaj frazoj estas akcepteblaj?: "Mi sentas min varma.", "Mi estas varma.", "Estas varme al mi.", "Mi varmas.", "Varmas al mi.". Kiu(j)n vi mem uzus? Ĉiuj el la ĉi-supraj frazoj estas ja principe laŭgramatikaj, sed ekz. "Varmas al mi" ne estas tre ofta dirmaniero.

19an de marto: La temo estis "La gronlanda en Kopenhago" - Fanny rakontis pri sia studado de la gronlanda lingvo en Kopenhago (ŝi estis tie last-aŭtune). Plejparte Fanny rakontis pri kiel statas la gronlanda lingvo kiel minoritata lingvo en Kopenhago, kia estas ĝia ĉeesto en la dana ĉefurbo. Laŭ ŝia opinio la publika rimarkebleco kaj la ĉeesto de la lingvo estas sufiĉe granda, kompare al la nombro de parolantoj. Do ne estas ege multe da gronlandlingvanoj en Kopenhago, sed ili havas aktivajn organizojn, kaj eblas studi la lingvon.

Noto: Ekzistas tri literumaj alternativoj por la vorto "Gronlando" en Esperanto: "Gronlando", "Grenlando" kaj "Groenlando". Laŭ mia scio la versio "Gronlando" estas la plej ofta.

26an de marto: Soile kaj mi kune skribis tiun ĉi raporton pri la 26a de marto, la kunveno dum kiu ni parolis pri la du martaj Esperantokunvenoj en Finnlando. 

Tatu: Komence de la kunveno ni havis membrokunvenon, dum kiu ni diskutis kaj decidis pri ŝanĝoj al la statutoj de la klubo. Temis pri kelkaj formuloj en la statutoj kiuj ne tute kongruas kun la efektiva administrado de la klubo, kaj ni do devis organizi voĉdonadojn por ŝanĝi ilin. Ŝanĝoj al la statutoj eblas nur se oni voĉdonas pri tiaj ŝanĝoj dum du apartaj kunvenoj, kaj almenaŭ unu el tiuj kunvenoj devas esti jarkunveno. Dum la jarkunveno en januaro ni decidis fari kelkajn ŝanĝojn al la statutoj, sed ni notis ke pliaj ŝanĝoj necesas por ke la statutoj estu tute konsekvencaj kaj kongruaj unu kun la alia. Do ni efektivigos ĉiujn necesajn ŝanĝojn samtempe dum la sekvonta jarkunveno, por ke ni ne havu plurajn malsamajn versiojn de la statutoj dum la daŭro de la jaro. 

Post la statut-diskutoj komenciĝis la ĉefa programo de la vespero. Mi rakontis pri la renkontiĝo de FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu okazis la 1an-2an de marto en Helsinki, nomata "la FEJO-semajnfino". FEJO ne estas granda organizo, do ne estis granda renkontiĝo (kvin partoprenantoj), sed estis agrabla semajnfino kun amika etoso. Ni interalie faris viziton al Suomenlinna (svede "Sveaborg"), ni rigardis filmon, ni saŭnumis, ni kune manĝis, kaj ni aranĝis organizan jarkunvenon.

Soile: Poste sekvis raporto de Vintraj Tagoj de EAF en Turku kiuj okazis la 7-9-an de marto kaj kiujn partoprenis Soile, Tatu kaj Kerstin Rohdin el Svedio. Entute estis 54 partoprenantoj en la Vintraj Tagoj, inter alie 4 el Latvio, 3 el Svedio kaj 2 el Rusio. Dum la Vintraj Tagoj de EAF ĉiam okazas jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj kiel prezidanto reelektiĝis Tuomo Grundström. La aranĝo komenciĝis vendrede per publika kunveno en la biblioteko de Turku kaj finiĝis per promenado ĉe la Aŭra-rivero, lunĉo en la Muzeo de Väinö Aaltonen kaj vizito en la Arta Muzeo.

Ni rememoris la Aŭtunajn Tagojn de EAF antaŭ du jaroj kiuj okazis en Mariehamn, Alando. Estis bona loko por tia aranĝo ĉar la finnlandaj esperantistoj venis per ŝipo de Turku samtempe kiam la svedaj partoprenantoj venis per ŝipo de Stokholmo. Tiam ni havis eĉ plurajn partoprenantojn el okcidenta Svedio. Antaŭ kelkaj jaroj okazis Aŭtunaj Tagoj en Esperanto-Gården. Tiam la finnlandaj esperantistoj venis per buso tra Stokholmo kaj la stokholmanoj povis uzi la saman buson. 

Estis tre agrabla etoso. Ni deziras similan komunan nordian aranĝon estonte!

2an de aprilo: La 2an de aprilo okazis kutima Kantvespero en la klubo. Gunilla ne povis veni, do ni havis iom malpli da instrumenta muziko ol kutime. Tamen Fanny ludis gitaron, kaj ĉe kelkaj kantoj mi montris filmojn per la komputilo, kun kiuj ni povis kunkanti. Ni ankaŭ provis novan metodon por montrado de kantotekstoj: Kutime ĉiuj kantantoj havas proprajn kantfoliojn en kiuj ili legas la kantotekstojn. Nun mi preparis montradon de kantotekstoj sur la muro per la projekciilo (do mi kreis Powerpoint-prezentojn por la kantoj, tiel ke mi povis per unu premo de butono ŝanĝi strofon). La projekciila kanto-montrado estis sukcesa, sed povus esti plibonigita - la intrument-ludantoj bezonas indikojn pri akordoj, por povi ludi la muzikon kaj kanti samtempe. Nun la Powerpoint enhavas nur kantotekstojn, kaj neniujn akordojn, do instrument-ludantoj devas uzi apartajn paperojn kiuj enhavas akordojn.

Komentoj

  • Neniuj komentoj troveblas
Aldoni komenton